Uzanto:UgoDR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babel
it
Questo utente parla italiano come lingua madre.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
de
2
Dieser Benutzer hat fortgeschrittene Deutschkenntnisse.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi loĝas en Italio en urbo Sarzana.

UgoDR rakontas pri si mem:[redakti | redakti fonton]

Mi lernis Esperanton fine de 2003 per la interreta kurso Kirek de la Itala Esperanto-Federacio. Kvankam mi uzis la anglan dum pli ol 50 jaroj pro studado, komerco kaj vojaĝoj, kiam mi renkontis Esperanton dum serĉado en la reto mi tuj rekonis ke ĝi estas plej justa kaj plej efika solvo al la problemo de internacia komunikado. Mia edzino Annarosa lernis Esperanton samtempe kaj sammaniere, kaj atingis proksimume la saman nivelon, ĉeestante la samajn Esperanto aranĝojn. Nun ni estas korektantoj de la sama Kirek kurso kiu enkondukis nin al la Esperanto mondo; mi ankaŭ estas korektanto de la kurso KaPe de la Projekto Nesto.

Mi partoprenis en la jenaj Esperanto aranĝoj.

Mi trapasis en 2004 la unuagradan ekzamenon del Itala Instituto de Esperanto, kaj en 2005 la duagradan. Fine de 2008 mi trapasis la ekzamenon laŭ la referenckadro de Eŭropa Konsilio je la nivelo B2.

Mi estas gastiganto kaj gasto en Pasporta Servo ekde 2006; kvankam ni ofte devas rifuzi pro nia malĉeesto, ni gastigis iom da homojn el plej diversaj landoj. Niaj spertoj kun Pasporta Servo ĉiam estis pli ol pozitivaj, kaj ofte tre ĝuindaj.