Uzanto:Unukorno
|
[redakti] Saluton, kara vizitanto!
Mi vivas en Germanio. Esperanton mi eklernis antaŭ ege longa tempo kaj la Vikipedion mi observas kaj partoprenas pli/malpli ekde la komenco, ĉefe koncentriĝante al ne-movadaj temoj. Krome mi estas fervora fotistino, "fotomaniulino" laŭ la opinio de kelkaj proksimuloj. Se mi foje aperas sen fotilo, tuj iu demandas, ĉu mi estas malsana. Nu, aliaj homoj fumegas aŭ drinkegas - mia manio estas sendanĝera, des pli, ĉar mi kutime respektas, se iu ne deziras aperi sur foto.
Foje iu demandas pri mia vikipediista nomo: Do, ĝi estiĝis el mia amo al lingvoj kaj vortludoj, kaj estas malbone tradukita anagramo el mallongigo de mia vera nomo. ;-)
Pri babelaj informoj mi konscie rezignas: Mi okupiĝis kaj okupiĝas pri aro da lingvoj, sed la nivelo de la regado daŭre ŝanĝiĝas.
Bv. uzi la ĉi-apudan diskutopaĝon por sciigoj al mi. Se la afero urĝas, prefere retpoŝtu (eblas nur, se vi estas ensalutinta). Pardonu, se mi foje ne povas respondi tuj, aro de aliaj okupoj tro ofte fortenas min de mia granda pasio Vikipedio.