Uzanto:Yekrats/Manlibro de vikipedia stilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen persona manlibro de vikipedia stilo de Vikipediisto:Yekrats. Ĝi estas malneta verko.

Ĉi tiu listo ne estas la aŭtoritata aŭ listo, sed estas simple mia persona manlibro kaj opinio. Tamen, vi bonvenas uzi aŭ adapti ĝin por vi mem. Espere ĝi estos utila por aliaj vikipediistoj.

Generala artikolo-konstruado[redakti | redakti fonton]

  1. Konsultu la PLENAN MANLIBRON DE ESPERANTA GRAMATIKO.
  2. Komencu ĉiun artikolon kun frazo pri la temo de la artikolo, ĝenerale laŭ la formo: '''Temo''' estas ...
    1. Uzu verbon en ĉiu frazo. Ne anstataŭigu estas kun streklinio.
    2. Grasigu la unuan uzon de la gloso en la unua frazo.
  3. Kursivigu fremdajn vortojn kaj titolojn. Kaj grasigu kaj kursivigu la unuan aperon de fremdaj/titolaj glosoj.
  4. Ne uzu ligilon kiu alidirektas al la artikolo mem. Anstataŭe, grasigu la unuan uzon de ĉiuj kapvortoj.

Neologismoj[redakti | redakti fonton]

  1. Neologismo: Bona.
  2. "far": anstataŭ uzu "fare de".

Biografiaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  1. Tutmajuskligu la unuan mencion de FAMILIA NOMO de biografiaj artikoloj. Frazmajuskligu fikciajn nomojn kaj la nomojn.
  2. Ne uzu steleton (*) kaj kruceton (†). Pli bone uzu "naskiĝinta/mortinta" aŭ "n./m." aŭ streklinion inter la datoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

  1. Konsideru uzante bildojn el Wikimedia Komunejo anstataŭ alŝutante bildon.
  2. Ne alŝutu bildojn se vi ne plene komprenas kaj strikte sekvas la regularon pri justa uzo
  3. Anstataŭigu bildojn kun nelibera permesilo (kopirajtita aŭ komerca) per libera bildo el Komunejo.
  4. Alŝutu libere permesitajn bildojn (ekzemple, fotoj kiujn vi mem fotis) al Komunejo anstataŭ Vikipedio.
  5. Alilokigu libere permesitajn bildojn de la loka Vikipedio al la ĝenerala Komunejo por aliaj Wikimedia-projektoj.

Kategorioj[redakti | redakti fonton]

  1. Uzu la plej specifajn taŭgajn kategoriojn. Ne kategoriigu specifan kategorion kun ties ĝenerala. Ekz-e: Krokodilo en Kategorio:Reptilioj nek Kategorio:Bestoj; Johann Sebastian Bach en Kategorio:Germanaj komponistoj kaj Kategorio:Germanaj violonistoj nek Kategorio:Germanoj.

Alidirektiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Ne faru etajn apartigilojn de unu, du, aŭ tri listeroj. Anstataŭe faru "kapapartigilojn"