Uzanto:Zoizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mia nomo estas Marc GASSION-JOLIVET, sed kelkaj el miaj geamikoj kromnomas min ofte "Zoizo", kiun oni povus traduki pli-malpli kiel "birdeto". Sed ne demandu min kial ili nomas min tiel ! Mi eĉ neniam aŭdacis demandi al ili ! :-)

Mi naskiĝis apud Parizo en 1969, sed de mia infanaĝo vivas en sudokcidenta Francio. Mi loĝas nun en la fama mezepoka urbo Carcassonne. Mi eklernis esperanton jam en 1997, sed serioze interesiĝis pri tiu lingvo de 2 aŭ 3 jaroj. Mi aparte interesiĝas pri historio, geografio, lingvoj, internacia politiko kaj turismo (mi laboras en regiona turisma oficejo). Mi ankaŭ scipovas la anglan, germanan, nederlandan, hispanan kaj okcitanan (kiu estas nia regiona lingvo).