Uzbeka somo
El Vikipedio
| Uzbeka somo | |
|---|---|
| Ŝtato: | Uzbekio |
| Subdivido: | 100 tijinoj |
| Kodo laŭ ISO 4217: | UZS |
| Mallongigo: | |
| Ŝanĝokurzo: (la 2-an de novembro 2010) |
1 usona dolaro = 1 627,64 UZS 1 eŭro = 2 280,00 UZS |
La uzbeka somo - uzbeke O‘zbek so‘m respektive per cirilaj literoj Ўзбек сўм - estas la nacia valuto de Uzbekio. Unu somo estas dividita je cent tijinoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas UZS.
Etimologio [redakti]
En Sovetunio, parolantoj de la kazaĥa, kirgiza kaj uzbeka lingvoj nomis la rublon "som", kaj tiu nomo aperis sur la dorsa flanko de la monbiletoj, kune kun la valutaj nomoj en ĉiuj 15 oficialaj lingvoj de la unio. La vorto "som" (foje ankaŭ transliterigita "sum") signifas "pura" en la kirgiza, ujgura kaj uzbeka lingvoj kaj en multaj aliaj tjurkaj lingvoj. La nomo aludas al la bildo de "pura oro".