Uzbekio

El Vikipedio

(Alidirektita el Uzbekistano)
Saltu al: navigado, serĉo
Uzbekio en Azio
Uzbekio en Azio
La flago de Uzbekio
La flago de Uzbekio
Islama lernejo (medreseo) de Ulugbek en Samarkando
Islama lernejo (medreseo) de Ulugbek en Samarkando

Uzbekio (Uzbekistano) estas lando en Centra Azio.

  • Landkodo: UZ.
  • E-nomo: [a] Uzbekistano; [o] Uzbeka Respubliko.
  • Nacia nomo: O‘zbekiston Respublikasi.
  • Areo: 447.400 kv.km.
  • Politika sistemo: evoluanta demokratio.
  • Ŝtatestro: prezidanto Islam Karimov (1993).
  • Ĉefurbo: Taŝkento (2.079 mil).
  • Adm. divido: 12 regionoj (Andijon Viloyati, Buxoro Viloyati, Farg‘ona Viloyati, Jizzax Viloyati, Xorazm Viloyati (Urganch), Namangan Viloyati, Navoiy Viloyati, Qashqadaryo Viloyati (Qarshi), Samarqand Viloyati, Sirdaryo Viloyati (Guliston), Surxondaryo Viloyati (Termiz), Toshkent Viloyati), 1 aŭtonoma respubliko Qoraqalpog‘iston (Nukus), 1 urbo Toshkent Shahri.
  • Urboj: Samarkando (272 mil), Andiĵan (194 mil), Namangan (181 mil), Kokand (136 mil), Buĥara (114 mil), Fergano (114 mil) Ĥiva ( ).
  • Loĝantaro: 22.771.000 (1995), inter ili 60% uzbekoj, 9% rusoj.
  • Ŝtata lingvo: uzbeka.
  • Kredantoj: islamanoj.
  • Eksporto: kotono, kemiaĵoj, nutraĵoj, metalo, oro, tekstilaĵoj.
  • Pokapa GNP: 970 $.
  • Heredaĵo: Iĉan-Kala, Buĥara historia centro, Samarkando; uzbeka-kazaĥa eposo - Alfamiŝ (jc 19-20).

[redaktu] Historio

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

La unuaj historie konataj loĝantoj de la lando, la hindeŭropaj popoloj, alvenis el sia plej praa loĝtereno, probable suda Rusio, meze de la 3 jarmilo antaŭ Kristo, opinias la historiistoj. Antikve teritorio de Uzbekio estis loĝata de iranaj popoloj kaj konata kiel du landoj: Ĥorezmo kaj Sogdio. La sogda lingvo estis dumtempe grava lingvo kaj floris ĝis la 6-a jarcento p.K. kiam ĝin anstataŭis la persa kaj la tjurkaj lingvoj. La ĉefaj urboj, precipe Buĥaro restis ĝis nun loĝataj precipe de taĝikoj, kies lingvo estas fakte persa.

La tjurkaj popoloj ekloĝis en la regiono nur post la 8-a jarcento p.K. La uzbekoj mem, el kiuj la moderna ŝtato ricevas sian nomon, alvenis dum la 15-a jarcento.

[redaktu] Demokratio

Kvankam la konstitucio garantias demokration kaj liberon, multaj internaciaj grupoj pri homaj rajtoj kritikas la nunan registaron kiel totalisman reĝimon kiu uzas teroron, torturon, ktp. En majo de 2005 okazis masakro en la urbo Andiĵan, en kiu centoj de manifestaciantoj mortpafiĝis de registaraj soldatoj.


Geografio
Ĉi tiu artikolo pri "Uzbekio" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.




 
Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ)
Flago de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj

Armenio | Azerbajĝano | Belorusio | Kartvelio | Kazaĥio | Kirgizio | Moldavio | Rusio | Taĝikio | Turkmenio | Ukrainio | Uzbekio


 
Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro
Ĉinio | Kazaĥio | Kirgizio | Rusio | Taĝikio | Uzbekio
Spektantaj ŝtatoj: Barato | Irano | Mongolio | Pakistano


Ŝtatoj en Azio
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo
Aliaj lingvoj