Uzumaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzumaki (japane うずまき, “La Spiralo”) estas japana horora bildstrio verkita kaj ilustrita de Ito Ĝunĝi. Ĝi estis eldonita de Ŝogakukan per ĝia bildstrimagazino Big Komik Spirits je 1998-1999. La bildstrio estis tradukita al angla lingvo kaj eldonita en Usono fare de Viz Media je 2001. Filmo de Uzumaki estis farita je 2000.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La ĉemara vilaĝo Kuroŭzu estas plagata de spiraloj, kiuj estas asociita kun la lageto centra de la vilaĝo, kaj kiuj atingas en la vivon de la vilaĝo kaj eĉ en la vivon de la ĉirkaŭaj arbaro kaj kampoj. Kirie, la filino de la vilaĝa ceramikisto, penas solvi la enigmon de la spiraloj kun la helpo de ŝia orfa samklasano Ŝuiĉi, kies gepatroj estis la unuaj viktimoj de la spiraloj.