Václav Beneš Třebízský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Václav Beneš Třebízský

Václav BENEŠ Třebízský (naskiĝis la 27-an de februaro 1849 en Třebíz apud Slaný - mortis la 20-an de junio 1884 en Mariánské Lázně) estis ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj, laŭprofesie katolika pastro.

Lia avo apartenis al popolaj amatoraj verkantoj, lia patro estis tajloro kaj fervora leganto. Ambaŭ estis bonaj rakontantoj, kiuj en la knabo vekis intereson pri historio.

Václav Beneš studis gimnazion en Slaný (1862-1866) kaj en Prago, en 1870 li eniris teologian seminarion. Ekde 1875 li aktivis kiel kapelano en Litna apud Beroun kaj ekde 1876 en Klecany apud Prago. Pro malsanaj pulmoj li mortis en la banurbo Mariánské Lázně nur kiel 34-jara.

Laŭ sia naskiĝvilaĝo li akceptis literaturan epiteton Třebízský (= Třebíza). Liaj rakontoj kaj romanoj priskribas historiajn temojn ĝis la jaro 1848, sed kutime li dediĉas sian atenton ne al la historiaj eventoj mem, sed al la sekvoj por la popolo. Liaj verkoj estas plenaj de kompato, patriotismo kaj demokratio. Liaj saĝaj maljunuloj simbolas la memoron de la nacio, liaj senkulpaj knabinoj estas simbolo de viktimoj pro maljusteco.

Siajn temojn li ĉerpis el la ampleksa verko de la historiisto František Palacký, sed li ĉerpis ankaŭ el paroĥaj arkivoj. Lian intereson vekis kvar epokoj en la ĉeĥa historio: antaŭhusana epoko, epoko husana (laŭ Jan Hus), tempo post la malvenka batalo de prostestantoj apud Prago (1620) kaj sekvaj kamparaj ribeloj en la 18-a jarcento, fine la revolucia jaro 1848.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Vodníkova nevěsta (1873, Fianĉino de akvofeo)
  • Očista (1877, Sinpurigo)
  • Anežka Přemyslovna (1877, Agnesa Premislidino)
  • Obrazů historických řada I a II (1879-1880, Historiaj bildo, vico I kaj II)
  • Z našich dědin (1880, El nia historio)
  • Pan Zikmund z Boršic (1880, Sinjoro Sigismundo el Boršice)
  • Pokáním ke spasení (1880, Per pentado al saviĝo)
  • Stadický král (1881, Reĝo el Stadice)
  • Pan Odolan Pětipeský (1881, Sinjoro Odolan Pětipeský)
  • Trnová koruna (1881, Dornokrono)
  • Na Štítném (1881, En Štítný)
  • Z letopisů sázavských (1881, El analoj de klostro en Sázava)
  • Levohradecká povídka (1882, Rakonto el Levý Hradec)
  • Bludné duše (1882, Vagantaj animoj)
  • Martin Puškar (1882, Martin Puškar)
  • Zakletec (1882, Ensorĉito)
  • Ze zapomenutých pamětí (1882, El forgesitaj memuaroj)
  • Královna Dagmar (1883, Reĝino Dagmar)
  • Zábořský vladyka (1883, Hidalgo el Záboře)
  • Stezkami našich dějin (1884, Per padoj de nia historio)
  • Povídky karlštejnského havrana (1884, Rakontoj de frugilego el Karlŝtejn)
  • Pro bílou labuť švamberskou (1884, Por blanka cigno de Ŝvamberk)
  • V červáncích kalicha (1884, En krepusko de kaliko)
  • Výměnkáři (1884, Emeritoj)
  • Pomněnky ve vínek božský (1884, Neforgesumina dia florkrono)

Postmorte estis eldonitaj:

  • Povídky starověké z dějin vlasteneckých (1885, Antikvaj rakontoj el patriota historio)
  • V podvečer pětilisté růže (1885, En la antaŭvespero de kvinpetala rozo)
  • Pod doškovými střechami (1885, Sub pajlotegmentoj)
  • Obrázky z naší minulosti (1885, Bildoj el nia historio)
  • Dokonáno jest (1886, Finite estas)
  • Ušlapán (1886, Morte tratita)
  • Z různých dob (1886, El diversaj tempoj)
  • Z farních archívů (1886, El paroĥaj arhivoj)
  • Černí Španělé (1886, Nigraj hispanoj)
  • Na Slanských stínadlech (1887, En la ekzekutejo de Slaný)
  • Z rodné chaloupky (1887, El la naskiĝa dometo)
  • Pod skalami (1888, Sub la rokoj)
  • Příšery (1907, Monstroj)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]