Václav Erben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Václav Erben
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1930 (1930-11-02)
en Náchod
Morto 19-an de aprilo 2003 (2003-04-19) (72-jaraĝa)
en Dobříš
Tombo Náchod vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Alma mater Praga Akademio de Prezentartoj vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo scenaristoverkistopolitikistoredaktoro vd
Aktiva dum 1961– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Václav Erben (naskiĝis la 2-an de novembro 1930 en Náchod – mortis la 19-an de aprilo 2003 en Dobříš) estis ĉeĥa verkisto, konata precipe pro siaj detektivaj noveloj kun kapitano Exner, sed li verkis ankaŭ historiajn romanojn.

Li studis en la Komerca lernejo en Náchod kaj teatran dramaturgion kaj radio-reĝion en la Praga DAMU. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj redaktoro, ĝis 1990 li aktivis en Film-studio Barrandov. Li verkis ekde la mezo de la 1960-aj jaroj, debutis per radio-rakontoj. Apud kriminalaj verkoj li aŭtoris ankaŭ historiajn kaj psikologiajn librojn. Kelkaj liaj rakontoj estis filmitaj .

Ekde 1947 ĝis 1989 membro de komunista partio, post soveta okupacio en 1968 proreĝima publicisto. Novembre 1989 li iĝis prezidanto de la Ĉeĥa Asocio de Aŭtoroj de Detektiva Literaturo, ekde 1993 li estis gazetara reprezentanto de la ĉeĥa socialisma partio, inter 1994-2000 membro de Konsilio de Ĉeĥa Televido.

Patrino de la politikistino Petra Buzková estis lia edzino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Debutaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bez civilu (Sen civilo, 1961) rakontoj soldataj
  • Adéla (Adela, 1962)
  • Srdce nebylo zasaženo (La koro ne estis trafita, 1963), romano pri soldatoj
  • Orlí dvůr (Agla korto, la romano restis en manuskripto)

Detektivaj rakontoj pri kapitano Michal Exner[redakti | redakti fonton]

  • Poklad byzantského kupce (Trezoro de la bizanca komercisto, 1964)
  • Znamení lyry (Signo de liro, 1965)
  • Bláznova smrt (La morto de frenezulo,1967, poste sub titolo Morto de Jan Krempa)
  • Vražda pro Zlatého muže (Murdo pro Ora viro, 1969)
  • Efektivně mrtvá žena (Efektive morta virino, 1970)
  • Na dosah ruky (Manproksime, 1971)
  • Pastvina zmizelých (Paŝtejo de la malaperintoj, 1971)
  • Osamělý mrtvý muž (Soliĝinta morta viro, 1975, origine Hufoj de kiango, 1972)
  • Smrt talentovaného ševce (Morto de talentita ŝuisto, 1978)
  • Denár v dívčí dlani (Denaro sur la knabina polmo, 1980)
  • Poslední pád Mistra Materny (La lasta falo de Magistro Materna, 1987)
  • Trable anglického šlechtice v Čechách (Problemoj de angla nobelo en Bohemio, 1991)
  • Dialogy pro klarinet, cimbál a bicí nástroje (Dialogoj por klarneto, zimbalono kaj perkutiloj, 1975)
  • Vražda ve společnosti Consus (Murdo en la kompanio Consus, 2001)

Pluaj prozaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Týden žurnalisty Korina (Semajno de ĵurnalisto Korin, 1971)
  • Paměti českého krále Jiříka z Poděbrad (Memorlibro de la ĉeĥa reĝo Georgo de Poděbrady, 3 volumoj 1974,1977,1981) historia
  • Trapný konec rytíře Bartoloměje (Ĝena fino de kavaliro Bartolomeo,1984) historia
  • Podivuhodný oddechový čas Richarda Bartoně (Mirinda ripoztempo de Richard Bartoň, 1988) romano
  • Šest pohádek od Václava Erbena (Ses fabeloj de Václav Erben, 1989)
  • O strašidlech (Pri fantomoj, 2002) fabeloj

Filmitaj estis en la televido[redakti | redakti fonton]

  • Trezoro de la bizanca komercisto (1966)
  • La morto de frenezulo (1973)
  • La tempo favoras murdinton (1979)
  • La morto de talenta ŝuisto' (1982)
  • Dialogo por klarneto, zimbalono kaj perkutiloj (1986)