Václav Klaus

El Vikipedio
(Alidirektita el Václav KLAUS)
Saltu al: navigado, serĉo
Ing Václav Klaus
Václav Klaus

2-a prezidento de Ĉeĥio
Oficanta
Funkcio akceptita:
7-a de marto 2003
Antaŭulo Václav Havel

1-a ĉefministro de Ĉeĥio
En funkcio:
2-a de julio 1992 – 2-a de januaro 1998
Antaŭulo Petr Pithart
(enkadre de federacio)
Sekvanto Josef Tošovský

Vicprezidanto de la federacia registaro kaj
ministro de financoj de ĈSFR
En funkcio:
10-a de decembro 1989 – 2-a de julio 1992
Antaŭulo Jan Stejskal
Sekvanto Jan Klak (federacia)
Ivan Kočárník (por Ĉeĥio)

1-a Prezidanto de CDP
En funkcio:
21-a de aprilo 1991 – 15-a de decembro 2002
Antaŭulo la oficejo ekestis
Sekvanto Mirek Topolánek

Ununura prezidanto de Civitana Forumo
En funkcio:
13-a de oktobro 1990 – 23-a de februaro 1991
Antaŭulo la partio ekestis
Sekvanto Forumo pereis

Naskiĝo 19-a de junio 1941
en Flag of Bohmen und Mahren.svg Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio
Nacieco ĉeĥo
Politika partio CDP
Edzo/ino Livia Klausová
Infanoj 2 filoj
Alma mater Altlernejo ekonomia en Prago
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Václav KLAUS /[ˈvaːʦlaf ˈklaʊ̯s]/ (naskiĝis la 19-an de junio 1941 en Prago) estas ĉeĥa politikisto. Li estas eksa ĉefministro kaj ekde 2003, li estas la dua prezidento de Ĉeĥio.

[redakti] Opinioj pri la plivarmiĝo

En 2007, Václav Klaus publikigis Blua, ne verda planedo, responde al la filmo de Al Gore (en:An Inconvenient Truth), en kiu li akuzas la « naturmediistojn » disvastigi ideologion « same danĝeran kiel la komunismon », kiu « minacas liberecon, demokration kaj prosperon ». Aparte li emfazas la riskojn kiujn reprezentas laŭ li la naturmediismo por la libereco de la homo. Tiel, invitita ĉe UN por la internacia konferenco pri la klimata ŝanĝo, li prononcis la 4-an de marto 2008 diskurson titolatan La ekologia alarmismo estas minaco por la libereco[1].

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Václav Klaus estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

[redakti] Esperanto kaj Eŭropo

La 16-an de junio 2008, post la malakcepto de la trakto de Lisbono fare de la irlandanoj, li deklaris en la ĉiutaga ĵurnalo Lidové noviny: « Ni lasu la popolojn, kiuj vivas sur la eŭropa kontinento, esti ĉeĥoj, italoj, danoj, ... kaj ni ne igu ilin eŭropanoj. Tio estas erara projekto. La diferenco inter la ĉeĥo, la polo, la italo, la dano kaj la Eŭropano estas la sama kiel inter la la ĉeĥa, la pola, la itala, la dana kaj Esperanto. La eŭropanismo egalas al Esperanto: artefarita lingvo, morta »[2].

[redakti] Referencoj

  1. L'alarmisme écologiste est une menace pour la liberté, Diskurso prononcita la 4-a de marto 2008 ĉe la internacia konferenco pri la klimata ŝanĝo en Novjorko
  2. La ĉeĥa prezidento Klaus oponas kontraŭ la eŭropanismon, 20 Minutes. Klaus: ”Esperanto estas morta lingvo”, Libera Folio
Ĉeĥaj prezidentoj
Antaŭulo: 2003 Sekvanto:
Václav Havel Václav Klaus
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj