Václav Lamr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Václav Lamr
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1943 (1943-04-25)
en Litovel
Morto 17-an de decembro 2020 (2020-12-17) (77-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Parencoj Aleš Lamr
Okupo
Okupo vidartisto • grafikartisto • pentristo • ceramikisto • poeto
TTT
Retejo https://lamr.estranky.cz
vdr

Václav LAMR (naskiĝis la 25-an de aprilo 1943 en Litovel - mortis la 17-an de decembro 2020 en Prago) estis ĉeĥa pentristo, kristano kaj esperantisto, poeto, kreanto de aforismoj.

Li studis art-industrian lernejon en Brno, fakon „pentristaj teknikoj kaj pentraĵoj en arkitekturo“ (1961-1964). Antaŭ 1968, en la tempo de liberiĝo de pensado, li ekspoziciis kun juna generacio de artistoj kaj aranĝis vesperojn de propra poezio.

Post 1970 la tiamaj okazintaĵoj en Ĉeĥoslovakio orientigis lin al la kristanaj valoroj, li komencis krei bildojn kaj grafikaĵojn kun bibliaj temoj (Reveno de la perdita filo, Kompatema patro, Kompatema samariano, Lukto de Jakobo kun anĝelo).

Ekde 1993 li preparas lernantojn por studado en artfakoj, precipe pri desegnado de portretoj kaj homfiguroj. Li organizas „Tagojn de kreado“ por infanoj kaj junularo por motivigi talentajn individuojn trovi propran stilon de esprimado.

Václav Lamr ekspozicias siajn bildon en Ĉeĥio kaj ankaŭ eksterlande. Kun edzino kaj du filoj vivas en Prago

Lia speciala hobio estas kreado de aforismoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]