Václav Vorlíček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Václav VORLÍČEK (naskita la 3-an de junio 1930 en Prago) estas ĉeĥa filmreĝisoro.

Li grave kontribuis al la granda sukceso de la ĉeĥa filmbranĉo pri fabeloj kaj komedioj.

Sian profesion li lernis de 1951 ĝis 1956 en la filmakademio FAMU. Poste li laboris en la filmentrepreno Barrandov kiel reĝisoro kaj scenaristo. Dum multaj jaroj li kunlaboris kun la verkisto kaj scenaristo Miloš Macourek.

La filmtrukoj en liaj filmoj superas la internacian nivelon kaj havas gravan diferencon al kutimaj filmtrukoj: li uzas la trukojn konscie, por subteni la rakonton, ne por nur frapi la spektanton. Liaj filmoj havas rakonton: spritan, fantaziplenan – vere magian.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]