Vágar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vágar
insulo [+]

AkvejoAtlantiko
InsularoFerooj

Supermara alteco722 m [+]
Koordinatoj62° 5′ N, 7° 16′ U (mapo)62.083333333333-7.2666666666667Koordinatoj: 62° 5′ N, 7° 16′ U (mapo)
Ĉefa lokoSørvágur
Plej alta punktoÁrnafjall
- alteco722 m
Areo177,6 km² (17 760 ha) [+]
Loĝantaro3 063 [+] (2014)
HorzonoUTC±00:00 [+]

Vágar (Ferooj)
Vágar (Ferooj)
DEC
Vágar
Vágar
Map
Vágar
Vikimedia Komunejo:  Vágar [+]
vdr

Vágar (dane Vågø) estas la tria plej granda insulo de Ferooj. Ĝia nomo signifas Golfoj, pro la tri golfoj en la suda insula parto. Tie funkcias la flughaveno de Ferooj, la Flughaveno de Vágar.

Geografio[redakti | redakti fonton]

mapo de Vágar
Domo nordokcidente de Gásadalur

La areo de Vágar estas 176,38 km², tiel ĝi estas la tria plej granda insulo de Ferooj post Streymoy kaj Eysturoy. Ĝia plej alta punkto estas Árnafjall (722 m). Tie videblas la du plej grandaj lagoj de Ferooj, la Leitisvatn kaj Fjallavatn.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantara nombro de Vágar estas ĉ. 2900, sur la insulo troviĝas tri grandaj kaj tri etaj vilaĝoj. Pli frue ekzistis ankaŭ sepa komunumo (Víkar), sed tiu senhomiĝis en 1910. La plej granda komunumo estas Miðvágur, kiu situas insulo-centre, havas policejon kaj kuracistan prizorgejon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sur insulo de Vágar troviĝas sola flughaveno de Ferooj, la Flughaveno de Vágar. Ĝin konstruis, uzis la britaj okupantoj dum la dua mondmilito, poste dum 20 jaroj, ĝi ne estis uzata. Post tiu periodo, oni renovigis, larĝigis ĝin, ekde tiam ĝi funkcias kiel civila flughaveno. Ĉiujare uzas ĝin 17.000 pasaĝeroj. Tio estis tre granda ŝarĝo je la feroa trafikreto kaj pro tio oni konstruis en 2002 submaran tunelon Vágatunnilin (longas 4900 m), kiu interligas insulon Streymoy (sur kiu troviĝas la ĉefurbo Tórshavn) kaj Eysturoy.