Vámosmikola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vámosmikola (vAmoŝmikola) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Szob. Vámos signifas dogana.

Rivero Ipeľ septembre

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Vámosmikola situas inter montaro Börzsöny (borĵonj) kaj rivero Ipel, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj fervojo. Proksime estas urbo Šahy en la alia flanko de rivero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apud la komunumo oni trovis tombejojn de skitoj. La unua skriba mencio estis en 1075. Ĝi ricevis la rangon opidumo en 1419. Ĝis 1920 la vilaĝo estis distriktejo de Hont. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landolimo kaj perdis kontaktojn kun la natura centro Sahy. Dum la socialisma erao formiĝis kolĥozo pri Ruĝa Stelo.

Vidindaĵoj estas baroka preĝejo omaĝe al Sankta Maria Magdalena el 1752 kaj kastelo de Eszterházy-Huszár (esterhAzi-husAr), kiu nun estas lernejo.

Naskiĝloko de la verkisto János Háy (1960), en kies verkaro ĝi ofte aperas kiel fono, ekz. en la novelaro A bogyósgyümölcskertész fia (La filo de la berfrukto-ĝardenisto, 2003).

Naskiĝloko de Erzsébet Szabó (1937-1991), patrino de István Ertl, kiu pasigis ĉiujn somerojn de sia infanaĝo ĉi-vilaĝe. Lia boonklo Lajos Rák (mortis en 2001) estis traktoristo en Ruĝa Stelo kaj loka futbalstelulo en la 50-aj jaroj.

Komunumoj pri vám (= dogano) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Bodzavám Felsővámos Sajóvámos Somogyvámos Vám Vámfalu
Vámos Vámosatya Vámoscsalád Vámosderecske Vámosfalva Vámosgálfalva
Vámosgyörk Vámosladány Vámosláz Vámosmárga Vámosmikola Vámosoroszi
Vámospércs Vámosszabadi Vámosudvarhely Vámosújfalu