Várad (Baranya)
El Vikipedio
Várad estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 100
- Poŝtkodo: 7973
- Telefonprefikso: 73
- Koordinatoj: 45°58′28″N 17°44'44″E
Situo [redakti]
Várad situas sur ebenaĵo, meze de sakovojo. Szigetvár troviĝas 12, Sellye 17, Szentlőrinc 25, Barcs 27 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 laŭ tiama hungara ortografio "Vorad". La loĝantaro dum la turkoj senhomiĝis. En la 18-a jarcento hungaroj refondis la komunumon. En 1910 loĝis en Várad 302 hungaroj. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.