Várias histórias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Várias histórias
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Joaquim Maria Machado de Assis
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
vdr

Várias histórias ("Pluraj historioj") estas libro publikigita de Machado de Assis (1839-1908) en 1896. Tiu libro kunigas 16 el la plej bonaj mallongaj rakontoj de tiu brazila aŭtoro, en kolekto farita de li mem. La libro mem ankoraŭ ne tute aperis en Esperanto, tamen kelkaj el ĝiaj historioj jam estas tradukitaj, publikigitaj aparte en esperantaj ĵurnaloj kaj ankaŭ en antologioj aŭ aliaj kolektoj da tekstoj en Esperanto.

La verko[redakti | redakti fonton]

Várias histórias kunigas 16 rakontojn verkitajn per klara kaj multfoje rapida skribmaniero, antaŭe publikigitaj en brazilaj ĵurnaloj inter 1884 kaj 1891 kaj tiam kolektitaj en libro en 1896. Per tiuj rakontoj oni povas percepti la stilon de Machado de Assis, kiu tiutempe revoluciigis la brazilan fikcian prozon per la publikigo de la romano Postmortaj rememoroj de Brás Cubas (1881), dum jam preparadis du el siaj aliaj romanoj, Quincas Borba (1891) kaj Dom Casmurro (1889). Multo da centraj karakteroj de la fikcio de tiu aŭtoro brilegas en tiu rakontaro: la perfido, la ama ĉagreno, la psikologia aflikto, la ĵaluzo kaj la hezito. Machado de Assis elstaris per tiuj rakontoj pro preciza frazfarado kaj surprizigaj vortkombinoj, pere de kiuj li priskribas grandegajn scenojn elegante kaj resumipove.

En tiuj rakontoj oni rimarkas plenan kontrolon de la aŭtoro pri la psikologia analizo de la situacioj kaj de la roluloj. Tial la rakontoj de Várias histórias estas konsiderataj grava materialo por studo de la psikologio de tiutempa brazila gento kaj ankaŭ universalaj historioj pro la maniero, per kiu Machado de Assis traktas la homajn afliktojn kaj malfortojn. La analizon de tiuj elementoj Machado ofte faras per "mikrorealismo", tio estas per la plej malgranda detalo, en kiu la plej malgranda gesto estas signifoplena por la psikologia komponado de la roluloj. Plurfoje tiu analizo ankaŭ estas markata de ia zorgo de la roluloj pri aliula opinio, kiam tiuj konstruas maskojn por malkovri siajn proprajn dezirojn. Ĉiam la aŭtoro malkonstruas iliajn falsajn ŝajnojn per analizo de la kondiĉon inter ŝajni kaj esti, inter la masko kaj la deziro kaj inter la publika vivo kaj la intima impulso. Fojfoje la rakontulo tiam iĝas iom filozofema, tamen sen malrapidigi la rakontadon.

Zorgo dati kaj lokalizi la agadojn ankaŭ estas ofta en tiu rakontaro. Ĝenerale la historioj okazas nuntempe aŭ freŝpasinte (rilate al la verkista epoko) kaj ĝiaj ĉefaj scenaroj estas stratoj kaj kvartaloj de Rio-de-Ĵanejro. Tiuj datado kaj lokalizo aperas kiel rimedo por la rakontado, montrante kiel kvalita estas la rakontarto de Machado de Assis.

Alia tre ofta karaktero de la rakontoj estas la interteksta rilato, en kio Machado de Assis dialogas kun klasikaj aŭtoroj, kiaj Ŝekspiro kaj Goethe, kun grandaj filozofoj, kiaj Spinozo kaj Sankta Tomaso de Akvino, kaj ĉefe kun citaĵoj el Biblio. La rakontaro ankaŭ registras certan ironion, iomege humoran, skeptikismon kaj eĉ pesimismon, komunaj al pluraj tekstoj de la aŭtoro. Kvankam rigardanto de sia tempo, Machado de Assis tamen ne pritraktas la sklavecon, kaj sklavoj aperas malofte kaj ĉiam kiel neĉefaj elementoj de la rakontoj.

La rakontoj[redakti | redakti fonton]

La rakontaro Várias histórias enhavas la jenajn 16 verkaĵojn:

  • A cartomante ("La divenistino", jam tradukita)
  • Entre santos ("Inter sanktuloj")
  • Uns braços ("Brakoj")
  • Um homem célebre ("Fama viro")
  • A desejada das gentes ("La dezirata de la homoj")
  • A causa secreta ("La sekreta afero")
  • Trio em Lá Menor ("Trio en la minora")
  • Adão e Eva ("Adamo kaj Evo")
  • O enfermeiro ("La flegisto")
  • O diplomático ("La diplomatulo")
  • Mariana ("Marianino")
  • Conto de escola ("Rakonto de lernejo")
  • Um Apólogo ("Apologo", jam tradukita)
  • D. Paula ("Sr-ino Paŭlino")
  • Viver! ("Vivi!")
  • O cônego ou Metafísica do estilo ("La kanoniko aŭ Metafiziko de stilo")

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Várias histórias (portugale)
  • Portal Domínio Público, paĝaro de la brazila gubernio enhavanta publikajn havaĵojn, el kiuj estas ĉiuj rakontoj de Várias histórias kaj aliaj verkoj de Machado de Assis, ĝenerale en la portugala (portugale)