Várkesző
El Vikipedio
Várkesző (vArkesO) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa. Vár signifas: fortikaĵo.
- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 220
- Poŝtkodo: 8523
- Telefonprefikso: 89
Geografio [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Rába, laŭ flankovojoj, laŭ iama fervojo Csorna-Pápa. Egyházaskesző troviĝas 2 km-ojn for. Tra la rivero estas grava ponto.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1361 en formo Waryobogyakezew. Laŭ la rivero fortikaĵo konstruiĝis. La kampoj longe apartenis al la eklezio.
