Várvölgy
El Vikipedio
Várvölgy [vArvoldj] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Keszthely. La vilaĝnomo signifas: fortikaĵo-valo.
- Areo: 25 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.8653/17.2967
- Loĝantaro: 1120
- Poŝtkodo: 8316
- Telefonprefikso: 83
Situo [redakti]
Várvölgy situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Tapolca troviĝas 14, Sümeg kaj Keszthely po 15, Badacsony 21 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1121 en formo "Sid" (slave signifas valon). Baldaŭe 2 apudaj komunumoj formiĝis: Suba kaj Supra Zsid [ĵid]. La unuiĝo okazis en 1942. En 1959 kolĥozo formiĝis. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas kulturdomo, poŝto, kuracejo, apoteko, familihelpa servo, 2 vendejoj, restoracio, unupersona polico.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika gotika preĝejo el la 14-a jarcento, en 1899 trakonstruiĝis; tie estas la plej malnova sonorilo de 1524
- baroka kapelo el la 18-a jarcento