Väinö Tanner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Väinö Tanner
Väinö Tanner

ĉefministro de Finnlando

Naskiĝo 12-a de marto 1881
en Helsinko
Morto 19-a de aprilo 1966
en Helsinko
Nacieco Flago-de-Finlando.svg Finnlando
v  d  r
Information icon.svg

Väinö Tanner (naskiĝis la 12-an de marto 1881, mortis la 19-an de aprilo 1966) estis finna juristo, ekonomikisto kaj politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 13-a de decembro 1926 ĝis la 17-a de decembro 1927.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Väinö Tanner studis juron kaj ekonomikon kaj sekve laboris kiel advokato. Sian politikan karieron li komencis en 1917, kiam li elektiĝis parlamentano de Finnlando tiam ankoraŭ apartenanta al la Rusia Imperio kaj tie reprezentis la interesojn de la Finnlanda socialdemokratia partio. Post la parlamenta baloto de 1917 lia partio iĝis la plej forta partio en la parlamento kaj la 6-an de decembro deklaris la ŝtatan sendependiĝon de Finnlando. Post kiam la politikaj rilatoj al Rusio estis nuligitaj, la anoj de la maldekstra alo de la partio malmembriĝis el ĝi kaj kune kun la finnaj komunistoj fondis socialisman ŝtaton, kiun tamen la nesocialistaj finnoj kontraŭbatalis. Evoluis la Finna Enlanda Milito, kiu finiĝis favore al la burĝaj, nesocialistaj finnoj. En la sekvaj jaroj la socialdemokratia partio ĝis la fino de 1926 ne reprezentiĝis en la naciaj registaroj, kvankam ĝia dekstra alo estis neŭtrala en la konflikto inter komunistoj kaj la burĝaj partioj. Inter la jaroj 1918 kaj 1926 li unuafoje estis prezidanto de sia partio.

La 13-an de decembro 1926 Väinö Tanner kiel posteulo de Kyösti Kallio iĝis ĉefministro de registaro kun la socialdemokratia partio. Tiun oficon li tenis ĝis transdono al Juho Sunila la 17-an de decembro 1927. Inter la jaroj 1937 kaj 1944 li plenumis diversajn ministrajn funkciojn. De marto 1937 ĝis decembro 1939 li estis ministro pri financoj en la tria registaro de Aimo Cajander. En tiu funkcio li membris en la delegacio kiu celis eviti militon kun Sovetunio. La milito tamen ne eviteblis kaj post la atako de la Ruĝa Armeo al Finnlando ardis la Vintra Milito ekde la 30-a de novembro 1939. De decembro 1939 kaj marto 1940 li estis ministro pri eksteraj aferoj kaj devis toleri, ke Finnlando rezulte de la milito devis cedi grandajn partiojn de Karelio al Sovetunio. Sekve li mallonge estis ministro pri nacia provizo kaj ĝis 1942 ministro pri komerco. Post la atako de Nazia Germanio al Sovetunio la 22-an de junio 1941 Finnlando en alianco kun la germana armeo Wehrmacht batalis kontraŭ la Ruĝa Armeo - motivo por tiu alianco estis ekskluzive la regajno de la agrese forprenitaj partoj de Karelio, ne ideologiaj paralelaĵoj kun la nazioj, kvankam la reakiro de tiuj teritorioj ne sukcesis.

Inter majo 1942 kaj aŭgusto 1944 li denove estis ministro pri financoj, en la registaroj de Johan Wilhelm Rangell kaj Edwin Linkomies. Post interkonsentiĝo pri armistico inter Finnlando kaj Sovetunio la sovetiaj regantoj konsideris lin nedezirata politikisto; en verdikto de februaro 1946 li kondamniĝis je 5 ½ jaroj da malliberiĝo, sed tamen en 1948 liberiĝis kadre de amnestio.

En 1951 li reelektiĝis membro de la nacia parlamento, kaj en 1957 reelektiĝis prezidanto de la finnlanda socialdemokratia partio. En tiu funkcio li subpremis la maldekstran alon de sia partio, kiu subtenis politikan vojon tre favoran al postuloj de la sovetuniaj gvidantoj, kaj iniciatis vojon favoran al la Okcidenta Bloko kaj distancan al Sovetunio. En 1963 li demisiis kiel partia prezidanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]