Västernorrlands län

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Västernorrlands län
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Västernorrland län vapen.svg SverigesLän2007Västernorrland.svg
Ŝtato Flago-de-Svedio.svg Svedio
Provinca litero Y
Provinca kodo 22
Historia(j) provinco(j) Medelpado, granda parto de Angermanio,
partoj de Helsinglando kaj Jemtlando
Ĉefurbo Härnösand
Komunumoj 7
Provincestro Bo Källstrand
Areo (suma) 21.685 km²
Loĝantoj 242.052 (stato de la 30-a de septembro 2013[1])
Ekestodato 1762
Retejo www.y.lst.se
v  d  r
Information icon.svg

Västernorrlands län, en Esperanto proksimume "provinco okcidenta Nordlando", estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo ampleksas tiun de la historia provinco Medelpado, la plej grandan parton de Angermanio kaj malpligrandajn partojn de Helsinglando kaj Jemtlando. Administra centro de la provinco estas la urbo Härnösand. Laŭ la stato de la 1-a de januaro 2008, la provinco kovras areon de 21.685 kvadrataj kilometroj, kaj la 30-an de septembro 2013 en ĝi vivis 242.052 loĝantoj.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La provinco konsistas el tiuj sep municipoj, orditaj laŭ loĝantoj:

# Municipo Loĝantoj
1 Sundsvalls kommun 96 977
2 Örnsköldsviks kommun 54 993
3 Härnösands kommun 24 468
4 Sollefteå kommun 19 576
5 Kramfors kommun 18 389
6 Timrå kommun 18 067
7 Ånge kommun 9 582

Laŭ oficiala statistiko la plej grandaj urboj de la provinco estas:[2]

# Urbo Loĝantoj
1 Sundsvall 50 712
2 Örnsköldsvik 28 991
3 Härnösand 17 556
4 Timrå 10 443
5 Sollefteå 8 562


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://www.scb.se/sv_/Hitta-statistik/Statistik-efter-amne/Befolkning/Befolkningens-sammansattning/Befolkningsstatistik/25788/25795/Kvartals--och-halvarsstatistik---Kommun-lan-och-riket/Kvartal-3-2013/
  2. http://www.scb.se/Statistik/MI/MI0810/2010A01T/MI0810_To_So_Kommun2010.xls