Véronique Sanson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Véronique SANSON (naskiĝis la 24-an de aprilo 1949 (nun 1949-04-24) (64-jara) en Boulogne-Billancourt), estas franca artistino (pianistino, verkistino, komponistino, kantistino), filino de politikisto René Sanson kaj patrino de kantisto Christopher Stills.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Véronique Sanson komencis sian karieron en la mallongedaŭra triopo Les Roche Martin kun François Bernheim (estonta komponisto de Patricia Kaas) kaj sia fratino Violaine (15-a de majo 1947). En 1967, la grupo aperigis du super-unuopaĵojn en plena indiferenteco, el kiuj unu la 18-an naskiĝdatrevenon de la kantistino, kaj tuj poste disiĝis.

Du jarojn poste, aperis la unua unuopaĵo de Véronique Sanson, kun siaj du unuaj komponaĵoj: Le Feu du Ciel (kanzono kiu retroviĝos en 1992 en la albumo Sans regrets) kaj Le Printemps est là, adaptaĵo el titolo de Donovan.

1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Véronique Sanson estis rivelita en 1972 de sia unua albumo Amoureuse, produktita de sia kunulo Michel Berger, rapide sekvata de albumo De l'autre côté de mon rêve. Poste Véronique Sanson forlasis Michel Berger (dirante, ke ŝi eliras por aĉeti cigaredojn, ŝi neniam revenis...) kaj foriris por vivi en Usono kun usona muzikisto Stephen Stills el la grupo Crosby, Stills & Nash (and Young).

Ili geedziĝis la 14-an de marto 1973 en Guildford en Anglio kaj havis infanon, Christopher Stills, naskiĝinta la 19-an de aprilo 1974 en Boulder, Kolorado. Tiu "ekzilo" alportis multon al ŝi el profesia vidpunkto, kio interalie rimarkiĝos en unu el ŝiaj plej bonaj albumoj, Le Maudit, aperinta en 1974 kaj registrita kun la muzikistoj de Stephen Stills.

En 1973, Véronique Sanson nevole provokis perturbon en Kebeko, dum ŝi plenumis la unuan parton de rok-grupo Offenbach gvidita de Gerry Boulet. Fanatikuloj malpaciencaj aŭdi siajn preferitajn rokistojn taŭzis ŝin kaj perturbis ŝian parton dum subĉiela spektaklo (tiu informo estis malgarantiita de spektaklo-promociisto Guy Latraverse).

Realigado de albumo Vancouver estis konfidita al Bernard Saint-Paul, komenco de longa kunlaborado, ĉar la dekdu albumoj de la artistino estos produktitaj de li.

1980-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

la fruaj 1980-aj jaroj estis malfacilaj, sed Véronique Sanson retrovis sukceson per koncertoj akompanitaj de Simfonia Orkestro Fisyo, de Prago en 1989.

En 1988, ŝi aperigis albumon Moi le venin, entenantan la tre disputitan Allah, cenzuritan en multnombraj amasmedioj, kio havigis al ŝi protektadon. Post la afero de La satanaj versoj de Salman Rushdie, Allah havigis al Véronique morto-minacojn. Por la farantoj de tiuj minacoj, la kanzono estis sakrilegia, dum por la kantistino, ĝi estis pacisma.

1990-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

La albumo Sans regrets aperis en 1992 kun fama titolo Rien que de l'eau, kiu havigis al ĝi grandan sukceson.

la 11-an de junio 1995, ŝi edziniĝis kun humuristo Pierre Palmade en Triel-sur-Seine (Yvelines), kie ŝi loĝis ekde 1981, antaŭ ol divorci iom poste. Nova albumo titolita Indestructible, verkita kunlabore kun Bernard Swell (eksa gitaristo de Hugues Aufray), aperis en 1998. Serio da koncertoj turneis trapasante tra Palais des Sports de Paris.

2000-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 2000, Sanson reprenis kanzonojn de Michel Berger (D'un papillon à une étoile) kaj tuj efektivigis turneon kun orkestro de Paul Buckmaster, aranĝisto de Elton John. Albumo Avec vous estis ties koncerta memoraĵo.

Post longa silento pro san-problemoj interalie ligitaj al alkoholo, Véronique Sanson devis nuligi en 2002 sian aŭtunan turneon de piano-solo, kun tri datoj antaŭplanitaj en Teatro de Champs-Élysées.

Ŝi revenis en septembro 2004 per albumo Longue distance, kiun ŝi komponis kun aliaj verkistoj. La turneo kiu postsekvis de la 13-a de februaro 2005 ĝis la 16-a de aprilo 2005, kun interalie naŭ vesperoj en Olympia, estis vera triumfo. La albumo kaj la DVD de tiu turneo Olympia 2005 estis haveblaj de post oktobro 2005.

En ŝia libro La Douceur du Danger (kun Didier Varrod), ŝi priskribis la eventojn kiuj markis ŝian vivon, ŝian pasion por muziko kaj sia familio, ŝian allogon al drinkado kaj ŝian rilaton kun sia filo.

En 2007, la titolo Alleluia, verkita de Véronique kaj komponita de Michel aperis en la nova albumo de Michel Fugain Bravo et merci. En oktobro 2007, Véronique estis la ĉefa invititino por la 20 jaroj de "Nuits de Champagne", kie ŝi partoprenis en granda ĥoro Le Sanson polyphonique. Petits moments choisis, "Best of" de tri KD-oj, aperis la 26-an de novembro 2007, akompanita de turneo tra Francio kaj Belgio.

Et voilà, la tuto de ŝiaj albumoj/DVD-oj, disribuita de Warner, estis havebla en novembro 2008 kaj Véronique Sanson poste turneis tra tuta Francio.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1972: Amoureuse
  • 1972: De l'autre côté de mon rêve
  • 1974: Le Maudit
  • 1976: Vancouver
  • 1977: Hollywood
  • 1979: 7ème
  • 1981: Laisse-la vivre
  • 1985: Véronique Sanson
  • 1988: Moi le venin
  • 1992: Sans regrets
  • 1998: Indestructible
  • 1999: D'un papillon à une étoile
  • 2004: Longue distance
  • 2010: Plusieurs Lunes

Koncertaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1976:Live at the Olympia
  • 1981:Au Palais des Sports
  • 1986:Olympia 85
  • 1989:A l'Olympia 89
  • 1990:Symphonique Sanson
  • 1993:Zénith 93
  • 1995:Comme ils l'imaginent
  • 2000:Avec vous
  • 2005:Olympia 2005

Kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1984: Exclusivement féminin
  • 1998: Les plus belles chansons volume 1
  • 1998: Les plus belles chansons volume 2
  • 2001: Les moments importants
  • 2007: Petits moments choisis
  • 2008: Et voilà ! - Intégrale 1967 - 2007 (22 KD-oj kaj 4 DVD-oj / 17-a de novembro 2008)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1969: Le printemps est là
  • 1972: Amoureuse
  • 1972: Besoin de personne
  • 1972: Comme je l'imagine
  • 1973: Chanson sur une drôle de vie
  • 1974: Le maudit
  • 1976: Vancouver
  • 1977: How many lies
  • 1979: Ma révérence
  • 1979: Celui qui n'essaie pas (ne se trompe qu'une seule fois)
  • 1979: Toute une vie sans te voir
  • 1980: Lerida
  • 1981: L'amour qui bat
  • 1985: C'est long, c'est court
  • 1985: J'y perds mes plumes
  • 1988: Allah
  • 1988: Un peu d'air pur et hop !
  • 1989: Paranoïa
  • 1992: Rien que de l'eau
  • 1992: Panne de coeur
  • 1993: Mon voisin
  • 1993: Bernard's song (live)
  • 1994: Seras-tu là ? (live)
  • 1994: Bahia
  • 1995: Une nuit sur ton épaule (kun Marc Lavoine)
  • 1995: Alia Soûza (kun Michel Fugain)
  • 1995: Quelques mots d'amour
  • 1998: Un être idéal
  • 1998: Je me suis tellement manquée
  • 1998: Un amour qui m'irait bien
  • 1999: Paradis blanc
  • 2000: Si tu t'en vas
  • 2000: Pour me comprendre
  • 2000: Attendre (live)
  • 2004: J'aime un homme
  • 2004: L'homme de farandole
  • 2004: La douceur du danger

Videografio[redakti | redakti fonton]

  • 1990: Symphonique (VHS)
  • 2005: Olympia 2005 (DVD)
  • 2006: Comme ils l'imaginent (DVD)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]