Vértessomló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vértessomló (vErteŝomlO) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Tatabánya. Vértes estas nomo de la monto.

La vilaĝo situas en monto Vértes, laŭ traira flankovojo. Troviĝas Tatabánya 9, Környe 7, Várgesztes 6 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la romianoj. La unua mencio devenis el 1326 en formo Semyenfelde. Dum regado de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) la vilaĝo uzas la nomon Somolya. En 1453 la turkoj faris senhoma la vilaĝon.

Fortikaĵo ĉe Vértessomló

En 1727 grafo Esterházy akiris la kampojn kaj germanoj refondis la vilaĝon. Ekde 1890 la oficiala nomo iĝis Vértessomló. La loĝantaro okupiĝis pri minado, faradoj de kalko kaj braĝo (karbeto).

Fortikaĵo Vitány (vitAnj)[redakti | redakti fonton]

En la 14-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis. Tiutempe 35 vilaĝoj apartenis al tiu fortikaĵo. Iomete for troviĝis alia fortikaĵo nomata Gerencsér.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • restaĵoj de fortikaĵo nomata Vitány en la proksimo
  • sonorilostablo
  • ĉasdomo
  • baroka katolika pilgrimloka iama kapelo de 1736, en 1875 trakonstruiĝis preĝejo
  • klasikisma katolika kapelo
  • malnova lernejo
  • golgoto
  • kastelo de Esterházy
  • lagoj por fiŝkaptistoj
  • fonto en la arbaro