Víctor Balaguer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Víctor Balaguer i Cirera
Victor Balaguer.jpg
Naskiĝis 11-a de decembro 1824
en Barcelona, Katalunio, Hispanio
Mortis 14-a de januaro 1904
en Madrid, Hispanio
Profesio Politikisto, poeto, historisto kaj verkisto
v  d  r
Information icon.svg

Víctor Balaguer i Cirera (1824—1901), Hispan-kataluna estis politikisto kaj verkisto kaj unu el la plej gravaj aŭtoroj de la Renaskiĝo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Barcelono la 11an de decembro 1824, kaj studis en la universitato de lia naskiĝurbo. Li estis filo de kuracisto havanta liberalajn ideojn, kaj restis orfa kiel infano. Liaj radikalaj ideoj provokis ke lia patrino senheredigis lin.

Framasono, liberala kaj havanta romantikajn ideojn, kunlaboris en kelkaj liberalaj ĵurnaloj, El Constitucional, El Laurel, El Geni kaj La Lira kaj en 1846 vizitis Madridon, kie li konis la ĉefan literaturajn kaj politikajn famulojn de la epoko. En Barcelono li fondis la liberalan ĵurnalon La Corona de Aragón (La Krono de Aragono), kie li deklaris fervoran engaĝiĝon al la glora pasinto de Katalunio kaj samtempe postulis malcentralizon por la teritorioj de la antikva Kronlando de Aragono.

Lia unua drameca eseo, Pepín el jorobado o el hijo de Carlomagno (Pipino la ĝiba aŭ la filo de Karolo la Granda), estas lokita en la Barcelono de kiam li estis dek kvar jara, kaj kiam li estis dek-naŭ-jara, li estis publike "kronita" post la publikado de lia dua verko, Don Enrique el Dadivoso (Sinjoro Enrique la donacema). De 1843a ĝis 1868a li estis la ĉefo de la Liberala partio en Barcelono, kaj ĉar proprietulo kaj redaktoro de El Conseller multe antaŭenigis la kreskon de kataluna patriotismo. Sed tio ne estis evidenta ĝis 1857 kiam li skribis sian unuan poemon en la kataluna – kopio de versoj al la Virgulino Montserrat.

Busto de Víctor Balaguer ĉe Parko de Citadelo de Barcelono

Ekde nun li ofte adoptis la pseŭdonimon "Lo Trovador de Montserrat" (la trobadoro de Montserrat); en 1859 li helpis la restarigon de "Jocs Florals" (Floraj Ludoj), kies kutima partoprenanto li estis kaj en 1861 li estis proklamita “Mestre en Gai Saber” (Majstro pri Poezio (gaja scio trobadora)). Li translokiĝis en Madridon, eminente partoprenis en politika vivo, kaj ekziliĝis en Provencon inter 1865 kaj 1867, pro lia partopreno en la konspiro de la generalo Prim. Tie li konis Frederic Mistral-n en 1865 kaj partoprenis en la Felibrige|Felibritge, kies vicprezidanto li estis nomumita. Li estis membro de la kataluna delegacio kiu liveris al la okcitanaj verkistoj la Sanktan Pokalon.

Kiam okazis la elpelo de Reĝino Isabel la DUA de Hispanio, en 1867,li revenis en Katalunion, reprezentis Manresa-n kaj Vilanova i la Geltrú-n en La Kortesoj (hispana parlamento). Dum la regado de Amadeo la Unua de Hispanio, dum la Unua Hispana Respubliko (1871) kaj dum la registaro de Práxedes Mateo Sagasta en 1886, li estis sinsekve ministro de la Kolonioj kaj de Disvolvado.

Li eksiĝis la oficon ĉe la Restauración (restarigo de la burbona monarkio), sed fine sekvis sian partion en varbado por la dinastio; li estis nomumita vicprezidanton de Kongreso, kaj estis poste senatano. Li mortis en Madrido la dek kvaran de januaro 1901.

Adoptita filo de Vilanova i la Geltrú donacis al la urbo la grandiozan Muzeo-Bibliotekon.

Longe antaŭ lia morto li fariĝis fremda al la avangarda skolo de katalunaj naciistoj, kaj klopodis klarigi la severan kritikismon de Kastilio pri kiu lia Historia de Cataluña y de la Corona de Aragón (1860-1863) (Historio pri Katalunio kaj la Kronlando de Aragono) abundas. Ĉi tiu verko, same kiel lia Historia politica y literaria de los trovadores (1878-1879) (Politika kaj beletra historio de la trobadoroj), estas erara, parta kaj malscienca; sed ambaŭ libroj estas alloge skribitaj kaj faris grandan servon al la kaŭzo kiun Balaguer iam konfirmis.

Laŭ tiu sama emo li faris nomenklaturan projekton por la stratoj de la Plilarĝigo de Barcelono, per nomoj dediĉitaj al la teritorioj de la Kronlando de Aragono (stratoj Aragó (Aragono), València (Valencio), Mallorca (Majorko), Rosselló (Rusiljono), Còrsega (Korsiko), Sardenya (Sardinio) , Sicília (Sicilio), Nàpols (Napolo)...), al la katalunaj instituciooj (Corts Catalanes (Katalunaj Kortesoj), la Diputació (Deputitejo), el Consell de Cent (Centa Konsilantaro) o al gravuloj (Pau Claris, Roger de Llúria, Roger de Flor....) kiu estis plejmulte adoptita sed kun modifoj kaj ŝanĝoj kiuj rompis la originalan logikon (ekzemple, la stratoj kun teritoriaj nomoj estis apartigitaj en du blokoj tamen la ordo estas tre simbola).


Kiel poeto li estas imita: rememoroj pri Quintana estas videblaj en liaj patriotaj kantoj, pri Zorrilla en liaj historiaj baladoj, pri Bajrono en liaj lirikaj poemoj. Li skribis tro rapide por kontentigi artajn kanonojn; sed se li havas misfarojn li ankaŭ havas la meritojn de pioniro, kaj en Katalunio li nomo plu ekzistos.


Laŭ la verkisto Oriol Pi de Cabanyes (1950) Víctor Balaguer estis la vera "produkt-manaĝero" de la Kataluna Renaixença (renaskiĝo), komprenita kiel procedo de historia, lingva kaj literatura memestim-retrovo kiu estis precipe esprimita en la restarigo de la "Jocs Florals" (floraj ludosj) beletra konkurso kiel institucio de kultura stimulado devena de mezepoka pasinto kaj ĉiam kiel referenco al nacia pleneco, paktofaro, la supereco de korteza amo kaj la nobla spirito. Ie inter la liberalamuldo historiisma romantikismo kaj kontraŭnaturista idealismo kiu, fine de la deknaŭa jarcento, konektus kun la spirito de modernismo, Balaguer-a literatura produktado, unue nur hispanlingva kaj poste ambaŭ hispana kaj kataluna, svingiĝus inter eldiroj favoraj al individua kaj kolektiva libereco kaj subtenante neutilismajn valorojn. Admiranto de Victor Hugo kaj precipe de la ideoj kiuj aperis en la Francio de 1848, delogita de la Itala Risorgimento, kaj fiksante liajn vidojn sur la idealon de la Iberia Unio kaj plurala Hispanio kiu integrus ĝiajn malsamajn historiajn naciojn kaj lingvojn, lia vivo estis proksime ligita al politiko, aŭ kiel konspiranto kun generalo Prim kaj la progresemuloj, aŭ kiel profesia politikisto, precipe en la periodo post la 1868-a revolucio, kiam li estis ministro plurfoje, ambaŭ sub la nova reĝo, Amadeo de Savojo kaj dum la Burbona Restarigo. Kvankam li estis la granda prekursoro, gvidanta varbanto kaj populariganto de la Renaixença, en kiu li estis la ĉefa menso-transformanto – en Edmund Burke-a senso – lia translojiĝo al tiama Madrido de la du grandaj partioj kiuj alterniĝis en la povo signifis lia distancigo de tiama ĉiam pli politikizita katalunismo kiel tria vojo, kiu, unue kun Valentí Almirall kaj poste kun Prat de la Riba, li komenciĝis esti pridemandita kaj fine forgesita.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Hispana teatro[redakti | redakti fonton]

  • Pepín el Jorobado o el hijo de Carlomagno (1838)
  • Enrique el Dadivoso (1847)
  • Juan de Padilla (1848)
  • Vifredo el Velloso (1849)

Hispanaj studoj kaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Historia de Cataluña y de la Corona de Aragón (1860-1863)
  • Las calles de Barcelona (1865)
  • Historia política y literaria de los trobadores (1878-79)
  • Instituciones y reyes de Aragón (1896)
  • La libertad constitucional (1857)
  • Memorias de un constituyente (1868)
  • El Regionalismo y los Juegos Florales (1897)

Katakuna poezio kaj teatro[redakti | redakti fonton]

  • Los trobadors moderns (1859)
  • Lo trobador de Montserrat (1861)
  • Esperances i records (1866)
  • Don Joan de Serrallonga (1868)
  • Los Pirineus (1893), kun opera versio muzikita de Felip Pedrell laste reprezentita [1] la 17-an kaj 19-an de februaro 2003 ĉe Liceu de Barcelono

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]