Víctor Jara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Víctor Jara
Naskonomo Víctor Lidio Jara Martínez
Naskiĝo 28-an de septembro 1932 (1932-09-28)
en San Ignacio
Morto 16-an de septembro 1973 (1973-09-16) (40-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Edz(in)o Joan Jara
Deveno Ŝablono:Flagicon Ĉilio
Ĝenroj Folko, Andeana muziko, Latina muziko, Ĉilia muziko
Profesio kantisto/tekstisto, poeto, teatra direktoro, universitata akademiko, sociala aktivisto
Instrumentoj voĉa muziko, hispana gitaro
Aktivaj jaroj 19591973
Eldoninto EMI-Odeon
DICAP/Alerce
Warner Bros. Records
Parencaj
temoj
Violeta Parra, Quilapayún,
Inti-illimani, Patricio Manns, Ángel Parra, Isabel Parra, Sergio Ortega, Pablo Neruda, Daniel Viglietti, Atahualpa Yupanqui, Joan Baez, Dean Reed, Silvio Rodríguez, Holly Near, Cornelis Vreeswijk
Retejo www.fundacionvictorjara.cl
Signifa instrumento
gitaro
vdr

Victor JARA (naskiĝis 23an de septembro 1932, mortis 16-an de septembro 1973) estis ĉilia kantisto kaj politika aktivulo.

Li naskiĝis en la urbo Loquen apud Santiago, Ĉilio en malriĉa farmista familio. La patro forlasis la hejmon kiam Victor estis juna. La patrino daŭre prizorgis la familion kaj ŝi insistis, ke la infanoj ricevu bonan edukadon.

La patrino mortis kiam Victor havis 15 jarojn. Li studis kontadon sed rapide perdis intereson kaj baldaŭ komencis studi ĉe seminario ĉar li volis esti pastro. Post du jaroj li seniluziiĝis kaj forlasis la seminarion. Poste li pasigis kelkajn jarojn en la armeo antaŭ ol reveni al Loquen por sekvi interesojn pri popolaj kantoj kaj teatro. Jara komencis kanti en kafejo en Santiago kaj en 1966 li eldonis kantarojn. Liaj kantoj estis kombinaĵo de tradicia popola muziko kaj maldekstraj politikaj temoj.

Li subtenis la kandidatiĝon de Salvador Allende por la ofico de Prezidento de Ĉilio en 1973 kaj partoprenis monkolektan koncerton en la Stadiono de Ĉilio.

Allende elektiĝis, tamen la militistaro kiu kontraŭis Allende senprokraste okazigis ŝtatrenverson en kiu Allende estis mortigita. La saman tagon, la militistaro arestis Jara kaj li restis en malliberejo dum 5 tagoj en malhomaj kondiĉoj.

Je la 16-a de septembro 1973 multaj malliberuloj estis prenitaj al la Stadiono de Ĉilio. Laŭ raportoj de postvivintoj, pluraj torturiĝis kaj murdiĝis tie. La manoj de Jara estis rompitaj kaj poste oni donis al li gitaron kaj sugestis ke li ludu por ili. Li kantis kanton kiu subtenis la partion de Allende. Poste Jara estis severe batita, mortpafita. Oni metis lin en amastombejo kun aliaj viktimoj.

Poste oni permesis la anglan edzinon de Victor, Joan Jara rehavigi lian korpon kaj ŝi konfirmis ke oni rompis liajn manojn. Post funebra ceremonio Joan Jara kaj ŝiaj du infanoj fuĝis sekrete el Ĉilio. Ŝi portis kun ŝi registraĵojn de la kantoj de Victor Jara. Poste oni kopiis kaj disdonis ilin tutmonde.

Joan Jara poste verkis libron pri la vivo de Victor: Victor : An Unfinished Song ( Victor : Nefinita kanto).

Fine en septembro 2003 la Nacia Stadiono de Ĉilio (Estadio Chile) ricevis novan nomon :- Stadiono Victor Jara.

Eksteraj ligiloj

greke Che, Guía y Ejemplo: - Songs of Víctor Jara dedicated to the Che Guevara