Víkarbyrgi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Víkarbyrgi estas vilaĝo de Ferooj, sur insulo Suðuroy. Administre ĝi apartenas al vilaĝo Sumba. Ĝi estas hodiaŭ fakte neloĝata. La najbara Hamrabyrgi estas kalkulata al la parto de la komunumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Víkarbyrgi kaj Hamrabyrgi situas ĉe bordo de golfo Víkarfjørður kaj rojo dividas ilin unu de la alia. Ĉe enirejo de la golfo troviĝas la insuleto Baglhólmur.

Haveno de Víkarbyrgi
Ruinoj

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de Baglhólmur havas keltan originon, verŝajne irlandaj monaĥoj vivis tie, jam antaŭ alveno de la vikingoj. En la 14-a jarcento, la nigra morto ekstermis la tutan vilaĝon, krom unu virino. La vilaĝo estis reloĝata nur je ĉ. 1830. Ekde la 1980-aj jaroj, ne loĝas tie daŭre homoj, nur somere loĝas tie.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oni aligis la vilaĝon nur en 1977 en la trafikan reton de la insulo, kiel lastan feroan vilaĝon. La vojo foriras la vilaĝon en okcidenten kaj grimpas monton kaj aliĝas al malnova vojo inter Sumba kaj Lopra.