Víska (germaneDorfle) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Litovel en distrikto Olomouc. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km okcidente de Litovel. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 34 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 91 loĝantoj.
Víska situas en katastra teritorio Víska u Litovle kun areo 0,91 km².
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1350.
En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Víska.