Východná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Východná
hungare: Vichodna
municipo
Vido al Východná. En fono Altaj Tatroj kun sia monto Bystrá.
Oficiala nomo: Východná
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Altaj Tatroj
Parto(j) Muránska
Riveroj Biely Váh, Hybica
Situo Východná
 - alteco 775 m s. m.
 - koordinatoj 49° 03′ 37″ N 19° 53′ 19″ O / 49.06028 °N, 19.88861 °O / 49.06028; 19.88861 (mapo)
Areo 19,350 km² (1 935 ha)
Loĝantaro 2 390 (31.12.2007)
Denseco 123,51 loĝ./km²
Unua skribmencio 1269
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 32
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 511170
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Východná
Retpaĝo: www.obec-vychodna.sk
Portalo pri Slovakio
Monto Kriváň el Východná

Východná (hungare Vichodna [vihodna]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Východná situas laŭ Blanka Váh en proksimeco de Kriváň (monto), laŭ ĉefvojo, aŭtovojo kaj fervojo Poprad-Liptovský Mikuláš. La lasta urbo troviĝas je 20, Poprad je 30 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la proksimeco oni trovis restaĵojn de praa tera fortikaĵo. Slavoj alvenis jam en la 8-a jarcento. La unua mencio okazis pri la loko en 1269 en formo "Vihadna". Ekde 1433 la husanoj kelkfoje atakis la vilaĝon. Ekde la 18-a jarcento poŝto funkciis en la vilaĝo. En 1715 43 familioj pagis impostojn. En 1784 1203 vilaĝanoj loĝis en 126 domoj. Depost 1902 la oficiala hungara loknomo iĝis Krivánalja pro la hungariga politiko, kie en 1910 laŭ la popolnombrado vivis 2142 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptovský Hrádok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1921 incendio okazis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]