Věra Podhradská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Věra Podhradská
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1939 (1939-08-13)
en Brno
Morto 5-an de februaro 2019 (2019-02-05) (79-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Věra Podhradská (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1939, mortis la 5-an de februaro 2019 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto, honora membrino de ĈEA.

Ŝi laboris en tajlor-fabriko Kras en Brno (tajlorado de pantalonoj, jakoj, jupoj ks.) en personara fako. Siajn spertojn trakti kun homoj ŝi utiligis ankaŭ en Esperanto-movado ĉe organizado de aranĝoj (kongresoj, konferencoj, tendaroj).

Esperanton ŝi renkontis unuafoje en la jaro 1951, kiam logis ŝin al lernado operkantistino Věra Borská. Ŝi baldaŭ fariĝis membrino de la Esperanto-klubo en Brno, kie oni tiutempe solenis 50 jarojn de Esperanto en Brno. En la jaro 1952 ŝi partoprenis en la Somera Esperanto-Kolegio en Doksy, kie ŝi unuan fojon renkontis esperantistojn ekster sia "hejma" urbo.

Sub gvido de operkantistino Věra Borská ŝi partoprenis en amatora teatra Esperanto-grupo Verda Masko, kiu preparis kulturajn programojn por la klubanoj.

Ekde la jaro 1953 ŝi partoprenas en diversaj Esperantaj someraj tendaroj, ekde la jaro 1962 kiel instruistino. Ekde la jaro 1969 ŝi estis fidela al la Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, kiel instruistino kaj en la estraro de la tendaro ĝis 2018.

Membrino de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio ŝi fariĝis tuj en la jaro 1969, kiam la Asocio estis fondita en Brno. Ŝi baldaŭ estis elektita en la Centran Plenumkomitaton de ĈEA kaj en la jaro 1979 en la estraron de la Asocio (Komitato de ĈEA). Ŝi plenumis en la asocia Komitato diversajn funkciojn, kiel vicprezidantino, kasistino, en la jaroj 1999-2005 ŝi laboris kiel prezidantino de la Asocio.

Ŝi ne forgesis ankaŭ sian "hejman" klubon en Brno, kie ŝi laboris plurajn jarojn en la kluba komitato. Inter 2009 kaj 2016 ŝi estis prezidantino de Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno.

Klubaj prelegoj[redakti | redakti fonton]

  • Ekesto de Portugalio (8.7.1952)
  • Antonín Dvořák al Moravio (22.6.1954)
  • Rakontoj de A. P. Ĉeĥov (28.9.1954)
  • La Ruĝa Kruco centjara (22.10.1963)
  • Mi vidis Anglion (8.12.1964)
  • Komuna kantado kun gitaro (14.9.1976)
  • Gaje kaj kantante (5.4.1977)
  • Nikolao-vespero (5.12.1978)
  • La 68-a UK (1.11.1983)
  • Aktualaĵoj el Ĉeĥa Esperanto-Asocio (28.10.1986)
  • ĈEA 1999-2002 (Starto 4/2002)
  • Mistero de Bermuda triangulo (3.5.2006)
  • Junularaj E-tendaroj en la fluo jaroj 1952-2003 (15.11.2006)
  • Esperanto kaj Ido antaŭ 100 jaroj (16.3.2008)
  • La projekto "Memoro de Ĉeĥa Esperanto-Movado" (18.2.2009)
  • Adolf Loos (26.1.2011)
  • Kulturaj programoj (21.5.2011)
  • Grava persono de Brno – Jaromír Šikula (22.2.2012)
  • Niaj unuaj damoj – prezident-edzinoj (9.5.2012)
  • Eroj el la historio de Brno (29.5.2013)
  • 10 belaj malaperintaj lokoj en Brno (29.1.2014)
  • Rememoroj pri Josef Vondroušek (17.12.2014)
  • 115 jaroj de EK Brno (22.6.2016)
  • Sankta Nikolao (7.10.2016)
  • El mia esperantista vivo (1.11.2017)
  • Kion nin atendas en 2018 (3.1.2018)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]