Věroslav Berger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Věroslav Berger
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1928 (1928-05-25)
en Lomnice nad Popelkou
Morto 31-an de oktobro 2022 (2022-10-31) (94-jaraĝa)
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Memorigilo Věroslav Berger
Familio
Edz(in)o Zdenka Bergrová
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • grafikartisto • ilustristo • vidartisto
vdr

Věroslav BERGER, ĉeĥa pentristo, skulptisto, grafikisto kaj ilustristo, naskiĝis en la 25-a de majo 1928 en Černá-Rváčov apud Lomnice nad Popelkou, distrikto Semily, en familio de lignoskulptisto kiel la plej juna el ses infanoj. Inter 1943-46 li lernis metion de delikata mekanikisto ĉe la firmao Logia en Prago.

Inter 1950-58 li frekventis vesperajn kursojn de pentrado en la eksa Ukrainia Akademio (Profesoro Jiří Krejčí). En 1952 li edziĝis al Zdenka Vovsová-Bergrová, verkistino, tiutempe ĉefe tradukistino de poetoj el la 19-a jarcento.

Inter 1948-60 li laboris en Meopta (fabriko de otikaj aparatoj) kaj 1960-68 en Esplorinstituto Geodezia, Topografia kaj Kartografia en Prago, ekde 1965 kiel estro de esplorlaborejo. Li estas kunaŭtoro de patento n-ro 147719. Inter 1958-63 li studis en Lernejo de Plastikaj Artoj en Prago ĉe Hollar-placo (Prof. Jaroslav Bartoš kaj Prof. Jaroslav Vondráček).

Ekde 1967 kandidato de Ĉeĥoslovaka Asocio de Plastikaj Artistoj en Prago, post 1968 nur registrita. Ekde 1990 membro de Unio de Plastikaj Artistoj, nun en Ligo de Pragaj Pentristoj. Ekde 1959 li aranĝis dudek ses memstarajn ekspoziciojn kaj partoprenis en kvardeko da kolektivaj ekspozicioj. Prezentita en artgalerioj: Nacia Galerio en Prago, skulptaj kaj grafikaj kolektoj. Muzeo de Nacia Literaturo. Galerio de la Ĉefurbo Prago. Armea Plastik-arta Studio. Regiona Galerio de Moderna Arto en Hradec Králové. Galerio de Artoj en Karlovy Vary. Muzeo Terezín. Galerio de Artoj en Lomnice nad Popelkou. Galerio Zirc, Hungario. Li ilustris tridek ses librojn, plej ofte poezion. Li realigis monumenton en Vyšehrad-tombejo, tombo n-ro 74, ŝtono, metalo.

Honorigoj: Medalo kaj diplomo de Eŭropa Cirklo Franz Kafka, Prago 1998. Li estas indikita en enciklopedio Who's Who in the World (Edition 2000, Marquis, Usono), en Ĉeĥio en enciklopedio Diderot, plue en enciklopedio Outstanding Artists and Designers (Cambridge, Anglio).