Vladimir Varankin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el V.Varankin)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vladimir Valentinoviĉ VARANKIN
Rusia verkisto de literaturo en Esperanto
Rusia verkisto de literaturo en Esperanto
Persona informo
Aliaj nomoj Vol-Volanto
Naskiĝo 12-a de novembro 1902
en Niĵnij Novgorod
Morto 3-a de oktobro 1938
en Moskvo
Mortokialo pafvundo
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Sovetunio
Familio
Patro Valentin Jegorovitch Varankin
Okupo
Okupo verkistoesperantisto
Verkoj Metropoliteno
Esperanto
Verkis en Esperanto Metropoliteno
Akademiano Membro de la Lingva komitato
Esperantistiĝis en 1919
vdr
Varankin kiel instruisto de kavaleria lernejo, urbo Tverj, 1925
Kun la edzino Maria
Kun la filino Feina en la urbo Gorkij, marto 1937
Verŝajne la lasta foto de Varankin farita en aŭtuno 1937

Vladimir Valentinoviĉ VARANKIN (naskiĝis la 12-an de novembro 1902, mortis la 3-an de oktobro 1938) estis rusia verkisto de literaturo en Esperanto, docento de la okcidenteŭropa historio, direktoro de Moskva Ped. Instituto por fremdaj lingvoj. Li verkis la romanon Metropoliteno.[1]

Familia fono[redakti | redakti fonton]

Varankin naskiĝis en Niĵnij Novgorod, en familio de oficisto. Lia patro Valentin Jegoroviĉ Varankin (mortis en 1921), ĝis rekrutigo al la Ruĝa Armeo estris ŝparkason. La patrino de Varankin, Nina Aleksejevna (mortis en 1953), estis bibliotekistino. Krom Vladimir, en la familio estis ankoraŭ du filoj: Jurij (naskiĝis 1906, mortis 1988) kaj Vjaĉeslav (naskiĝis 1916), kiu estis viva ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj.[1]

Eklerno de kaj ekagado por Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum la lasta studjaro (1919) ĉe la urba gimnazio[2] li kun kelkaj siaj geamikoj eklernis Esperanton. Kune kun siaj same junaj geamikoj baldaŭ li fondis urban rondeton de junaj esperantistoj, kiu poste transformiĝis al la gubernia. Kaj en la urbo, kaj en la gubernio tiu unuiĝo efektivigis impetan agadon: dum malpli ol unu jaro la unuiĝo sukcesis organizi ses kursojn de Esperanto en la urbo mem, 40 ĉelojn kaj rondetojn en la tuta gubernio, kaj krome en kelkaj lokoj (kun helpo de lokaj Esperantistoj-instruistoj) eĉ instrui la internacian lingvon en lernejoj.[3]

Dum unu-du jaroj li kune kun siaj geamikoj vaste disvolvis esperantistan agadon. Ekde tiam komenciĝis aktiva, energia, impeta agado de la juna esperantisto. Krom rondetoj, kursoj, ĉeloj, li organizis propagandajn spektaklojn kaj surscenigis skeĉojn, kies tekstojn li verkis mem, aŭ tradukis, aŭ prenis ilin el antaŭrevoluciaj esperantaj revuoj (ekzemple, el La Ondo de Esperanto). Li mem komencis eldoni gazeton Ruĝa Esperantisto. En ĉi tiu gazeto (sub la pseŭdonomo Vol-Volanto) la 20-jaraĝa Varankin publikigis versaĵojn siajn kaj de siaj amikoj, artikolojn, tradukojn, anoncojn, rezultojn de enketadoj, kaj ankaŭ alvokojn al la landa kaj eksterlanda Esperantistaro por helpi al la malsatantoj de la juna soveta respubliko.[1] Tamen, li tiam verkis per lingvaĵo erarplena kaj tre rusisma.

En 1920 li kun geamikoj provis organizi en Niĵnij Novgorod la 3-an Tutruslandan kongreson de esperantistoj, tamen ĝi fiaskis, ĉar ĥaoso kaj malfacila ekonomia stato de la lando ne permesis ankoraŭ organizi la aranĝojn. La kongreso okazis unu jaron poste en Petrograd, kaj en la kongreso oni fondis Sovetlandan (poste, sovetrespublikaran) Esperantistan Union, juna Vladimir Varankin elektiĝis kiel membro de ties Centra komitato.[1][3]

Frua laboro[redakti | redakti fonton]

Post la lernejo juna Vladimir dum kelka tempo laboris en elektroenergia organizaĵo. Sed baldaŭ li aliĝis al kavaleria lernejo kaj servis tie kiel politika kunlaboranto. Samtempe li estis bibliotekisto kaj klubestro. Aŭtune de 1922 li kune kun la kavaleria lernejo translokiĝis al Tver kaj tuj aktive komencis labori por Esperanto.[1]

Movada agado[redakti | redakti fonton]

Li rapide progresis ankaŭ enkadre de SEU. En la I-a Kongreso de SEU (1923, Moskvo) Varankin estis elektita kiel estrarano de la kongreso kaj reelektita kiel membro de CK SEU. Fine de 1925 en la gazeto Meĵdunarodnyj Jazyk (Internacia Lingvo) oni komencis aperigi serion de liaj lecionoj pri metodiko de propagando por Esperanto, kiujn oni daŭrigis dum la tuta 1926. Interalie la ĉefan akcenton li faris ne al nura propagando, sed al praktika uzado. CK SEU komisiis al li gvidi la propagandan laboron.[1]

Fine de 1927 li transloĝiĝis en Moskvon, post la 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig.[1] Interalie, germana veterana esperantisto Konstantin Behnert, kiu havis kontaktojn kun Varankin en Tver, rakontis ke post la Danziga UK Varankin senpermese vizitis Germanion kaj poste nesingarde menciis tion - rezulte li devis ĉiumonate prezenti sin por registrado en polico.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1929 li verkis lernolibron Teorio de Esperanto kaj unu jaron poste ankaŭ lernolibron Esperanto por laboristoj. Vladimir Varankin estis elektita dekomence kiel membro de la sekretariaro, poste kiel estro de organiza fako, vicprezidanto kaj, fine, ĝenerala sekretario de la Tutrusia komitato de SEU. Li iĝas plenrajta membro de la Lingva komisiono ĉe SEU kaj membro de la Lingva komitato ĉe la Akademio de Esperanto.[1]

En 1932 en Nova Etapo aperis kelkaj ĉapitroj el Metropoliteno sub la titolo Barikadoj.[3]

Profesia laboro[redakti | redakti fonton]

Intertempe li finis fakultaton de sociaj sciencoj ĉe la 1a Moskva Ŝtata universitato kaj Instituton pri eksteraj rilatoj kaj iĝis direktoro de Teknikumo pri fremdaj lingvoj, kie li instruis ankaŭ historion.[1]

Aresto, kondamno kaj rehonorigo[redakti | redakti fonton]

Nokte de la 7-a al la 8-a de februaro 1938, Varankin estis arestita. Oni kondamnis lin kiel aktivan membron de neniam ekzistinta Unia Centro, oni akuzis lin pri spionado kaj sabotado, kontraŭsovetia propagando, komploto kun la celo murdi Stalin k.s.[1]

En aprilo 1989 la Prokurorejo de Sovet-Unio oficiale informis, ke Vladimir Valentinoviĉ Varankin, naskita en 1902 en Niĵnij Novgorod, membro de VKP(b) ekde 1925, eksigita el ĝi pro kriminala akuzo, antaŭ la aresto direktoro de la 2-a Moskva pedagogia instituto de fremdaj lingvoj, pro partopreno en faŝista spiona organizaĵo Sojuznyj Centr (Unia Centro), ekzistinta en Sovetunio sub ŝildo de la esperantista organizaĵo, celanta renversi la sovetan potencon pere de spionado, sabotado kaj teroraj agoj kontraŭ la gvidantaro de VKP(b) kaj Soveta registaro, estas kondamnita fare de Militista kolegio de la Supera kortumo de Sovetunio al mortpafo kun konfiskado de havaĵo la 3an de oktobro 1938. La verdikto estis plenumita je la sama tagnokto en Moskvo sen rajto je apelacio aŭ amnestio. Ĉiujn konfiskitajn posedaĵojn, inkluzive de manuskriptoj, leteroj, dokumentoj, arkivo, libroj oni neniigis kiel "ideologie malutilajn" kaj "sen iu ajn aktuala kaj historia valoro". La oficiala respondo diras, ke "la loko de entombigo ne estas indikita en la dosiero".[1]

Post 20 jaroj la Militista kolegio de la Supera kortumo kontrolis lian kazon. La kontrolo evidentigis, ke V.Varankin estis kondamnita tute senbaze, lige kun kio la Militista kolegio de la Supera kortumo de Sovetunio la 11-an de majo 1957 nuligis la verdikton kaj ĉesigis la akuzon pro absoluta manko de krimkonsisto. V.Varankin estis plene rehonorigita.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Vladimir Varankin » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»