Zurikaj Trafikentreprenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el VBZ)
Zurikaj Trafikentreprenoj
negoco • transporta firmao vd
Dum 1896 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Q17128090
Jura formo azienda speciale
Sidejo Zuriko
Lando Svislando
Dungitoj 2 576 (stato: 2016)
Posedata de Zuriko vd
Posedataj kompanioj Rigiblick funicular vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Moderna Tramo Be 5-6 Cobra
Tramreto de la urbo Zuriko

La Zurikaj Trafikentreprenoj (alemane: Vercheersbetriib Züri, germane Verkehrsbetriebe Zürich, mallongigo: VBZ) estas la urba trafikkompanio de Zuriko kaj estas mastrumata de la departemento pri industriaj entreprenoj, subinstitucio de la urba administrado. La Zurikaj Trafikentreprenoj funkciigas la plej grandan parton de la publika mallongdistanctransporto en la urbo Zuriko mem kaj ankaŭ kelkajn liniojn en la regiono de Zuriko.

Ciferoj[redakti | redakti fonton]

La Zurikaj Trafikentreprenoj ĉiu-jare transportas proksimume 300 milionojn da pasaĝerojn, de kiuj proksimume du trionoj per tramoj. La transport-volumeno korespondas al preskaŭ 600 milionoj da personkilometroj jare. La entrepreno laborigas pli ol 2200 personojn. La reto de la Zurikaj Trafikentreprenoj konsistas el 13 tramlinioj, 6 trolejbuslinioj kaj pli ol 50 aŭtobuslinioj, krome 2 funikularoj (al Rigiblick kaj al la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko kaj unu dentorada linio al la Grandhotelo Dolder.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉevaltramo

La Zurikaj Trafikentreprenoj estis fonditaj en la jaro 1896 kiel Urba Tramo Zuriko (germane: Städtische Strassenbahn Zürich, mallongigo: StStZ per transpreno de la privata Elektra Tramo Zuriko (Elektrische Strassenbahn Zürich, ESZ), kiu fuknciigis ek de 1894 la unuan elektran tramon en Zuriko. Ek de la jaro 1882 la Zurika Tram Akcisocieto (Zürcher Strassenbahn AG) funkciigis la ĉevaltramon, kiun la urbon transprenis en la jaro 1897 kaj integrigis al la Urba Tramo Zuriko. Estis transprenitaj ankoraŭ 6 aliaj privataj tramkompanioj. La Zurikaj Trafikentreprenoj integriĝis 1990 en la Zurikan Trafik-Union kaj estas kunfondinto kaj unu el la 8 merkatrespondecaj entreprenoj de tiu-ĉi asocio. Ekde jaro 1927 trafikis la unua urba aŭtobuslinio, kiun funkciigis la Motorveturilentrepreno de la Urba Tramo Zuriko (Kraftwagenbetrieb der Städtischen Strassenbahn Zürich) subentrepreno de la Urba Tramo Zuriko. Ek de 1939 estis utiligitaj la unuaj trolebusoj. En marto 1949 oni definitive kunigis tram- kaj bustrafikon kaj naskiĝis la hodiaŭaj Zurikaj Trafikentreprenoj (VBZ).

La tramreto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Zuriko.
Zurikaj Tramlinioj
Linio Vojo
2 Tiefenbrunnen – Farbhof
3 Albisrieden – Klusplatz
4 Tiefenbrunnen – Werdhölzli
5 (Laubegg –) Bahnhof Enge – Kirche Fluntern (– Zoo)
6 (Bahnhof Enge –) Ĉefstacidomo – Zoo
7 WollishofenBhf. Stettbach
8 (Klusplatz –) Bellevue – Hardplatz
9 Hirzenbach – Heuried (– Triemli)
10 Ĉefstacidomo – Milchbuck (– Bahnhof Oerlikon)
11 Rehalp – Auzelg
13 Albisgütli – Frankental
14 TriemliSeebach
15 Bucheggplatz – Klusplatz
(Forch-Fervojo - regiona kompanio utiligante parte la reton de VBZ)
S18 Zürich StadelhofenEsslingen


La tramlinio 1 en la jaro 1954 estis anstataŭigita per buslinio kaj en la jaro 1958 per la aktuala trolejbuslinio 31. La lininumero estas nuntempe rezervita por la rekonstruo de la iama linio 1, kiu estas planita por la jaro 2025.

La iama linio 12 estis anstataŭigita per la numero 4, ĉar la linio 4 estis malkonstruita en la jaro 1964. La numeron 12 ricevos la nuntempe konstruata Glattval-Fervojo.

En la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la lasta jarcento en tuta Svislando regis aŭtobuseŭforio kaj multaj tramlininoj estis anstataŭigitaj per buslinioj. En la 70-aj jaroj en Zuriko venis ŝanĝo de tiu koncepto, kaj oni remalkovris la tramon kaj komencis plani novajn tramliniojn. En la 80-aj jaroj tiam post longa paŭzo estis konstruitaj du novaj tramlinioj kies kerne elemento estis la tramtunelo de Milchbuck al Schwamendingen. La tunelon oni siatempe ekkonstruis por la planita metroo, kiun la popolo komence de la 70-aj jaroj en publika baloto malakceptis. Per la nova tramo la jam finkonstruita tunelo nun tamen estis utiligita, kaj tiel Zuriko anstataŭ metroo posedas hodiaŭ subteran tramon.

Sur la linio inter Zürich Stadelhofen kaj Rehalp cirkulas la ĝis nun sola tramlinio en Zuriko, kiu ne apartenas al la Zurikaj Trafikentreprenoj sed al la partnera kompanio Forch-Fervojo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]