VEKejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VEKejo signifas Virtuala Esperanto-Kongresejo. Ĝi estas la teknika mezo de la GIEB. Oni konektas al la VEKejo per telnetĝavo. La VEKejo estas originale tradukita de angla versio de Duncan Thomson (babileje: sciuro), kaj poste plupoluris ĝin Holger Dürer (babileje: holĉjo), ĉe kiu tiam rulis la programo. Poste (ĉirkaŭ en 2000), Michiel Meeuwissen (babileje: miĥil) prenis la kodon, kaj aldonis aferojn en la VEKejo kiu rulas en lia komputilo.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]