VKontakte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
VKontakte
VKontakte
VKontakte
interkona retejo • retejo • music streaming service • online community
Retadreso vk.com
Kategorio Interkona retejo
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Klr "Vkontakte"
vdr

VKontakte („En kontakto“ aŭ „kontaktante“, internacia nomo VK) estas la plej populara en ruslingva interreto interkona retejo („socia reto“) kaj la 25-a paĝaro laŭ populareco en la mondo (laŭ datumoj de 2013, en Rusio kaj Ukrainio — la dua, en Kazaĥio — la tria)[1]. En 2013 ĝin vizitis ĉiutage proksimume 50 milionoj da homoj.

Krom la bazaj funkcioj de socia reto (amikoj, novaĵoj, ŝatoj, afiŝoj, komunumoj, serĉo), VK estas ludplatformo, videoservo, podkastejo kaj muzika servo. Ĝi havas interfacon en multaj lingvoj, inter ili ankaŭ en Esperanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

2006-2010[redakti | redakti fonton]

La retejo komenciĝis en 2006. Oficiale la tago de ĝia fondiĝo estas la 10-a de oktobro 2006 kiam aperis la unuaj funkcioj (ĉe la domajna nomo vkontakte.ru).

Fine de la sama jaro estis malfermita libera registrado de anoj kaj komenciĝis ĝia aktiva promocio kaj reklamado.

Dum la jaro 2007 nombro de partoprenantoj elkreskis tridekoble (aŭ eĉ pli) kaj atingis 3 milionojn.

En 2008-2009 kreskado de ĝia populareco daŭriĝis. Tiam la nombro de vizitantoj estiĝis pli ol de la retejo "Odnoklassniki". La 5-an de septembro 2009 la kompanio aĉetis domajnon vk.com por plua promocio de la projekto.

La 24-an de novembro 2010 al Vkontakte aliĝis la 100.000.000-a uzanto.

2011-2013[redakti | redakti fonton]

Ekde 2011, la retejo ekhavis problemoj kun muzikaj rajtposidantoj pro ĝia muzika sekcio, kie iu uzanto rajtas aldoni ajnan aŭdiodosieron. La retejo periode estas akuzata pri neleĝa disportadode muziko, pro kiu ĝi estas neantigebla en kelkaj landoj.

La retejo ankaŭ havis iujn ŝanĝojn pri privateco kaj amikeco de uzanatoj kaj lanĉis sian apon por iPhone.

2014-2015[redakti | redakti fonton]

La 21-an de Aprilo 2014 la unua ĉefdirektoro kaj kreinto de VK Pavel Durov forlasis la kompanion. Al ĉi tiu momento Mail.ru Group posedis la preskaŭ tutan kompanion kaj finaĉetis ĝin en 16-a de septembro 2014.

En 2015 la retejo ofte havis problemojn kun atingeblecon al si kaj ekhavis novan sekcion „Varoj“.

2016-2018[redakti | redakti fonton]

La 1-an de aprilo 2016 la retejo ŝanĝis sian dizajnon. La dizajno estis kritikata pro malplia oportuneco per multaj uzantoj, inkluzive Pavel Dirov, la kreinto de la retejo.

Ekde la 29-a de decembro 2016 la uznatoj povas publikigi Rakontojn, la fotaj aŭ videaj afiŝoj, kiuj foriĝos post 24 horoj post publikiĝo. La 13-an de junio 2017 ili ankaŭ ekpovis uzi maskojn en kreado de rakontojn.

Ekde la 13-a de aprilo 2017 per VK oni povas ankaŭ fari kaj spekti rektajn elsendojn.

En 2017 la retejo ekestis blokata per registaroj de Ukrainio (pro politika konflikto kun Rusio) kaj Barato (ĉar iuj uzantoj de la retejo organizis ludojn provokantajn al suicido).

Ekde la 1-a de novembro 2017 oni rajtas senpage aŭskulti muzikon per poŝaj disponaĵoj nur dum 30 minutoj (unue dum 60 minutoj). Por pli longa aŭsktultado, oni devas aĉeti abonon.

2022[redakti | redakti fonton]

En 2022 la retejo havis 77 milionojn da aktivaj uzantoj[2], ili partoprenis en preskaŭ 2 milionoj da komunumoj. Dum la jaro posedantoj de la komunumoj perlaboris 4 miliardojn da rubloj, kio konsistigis jaran kreskon je 87%. Multaj uzantoj en la daŭro de la jaro revenis al VK post kiam Instagram kaj Facebook estis proklamitaj „ekstremismaj“ en Rusio (kun barado de alireblo) pro ilia politiko rilate lingvaĵon de malamo[3].

Posedantoj[redakti | redakti fonton]

VKontakte estas kompanio kun limigita respondeco, posedata de la Grupo Mail.ru (Mail.ru Group transprenis la nomon VK laŭ sia plej populara paĝaro).

Esperanto ĉe VKontakte[redakti | redakti fonton]

La servo havas Esperantan interfacon inter kelkdeko da aliaj elekteblaj lingvoj.

Sur la paĝaro estas organizitaj multaj komunumoj kaj grupoj dediĉitaj al Esperanto kaj ĝia movado.

La plej konata paĝaro el ili estas ruslingva kaj havas pli ol 11 mil partoprenantojn.

La esperantolingva paĝaro havas preskaŭ 1500 partoprenantojn.

Ekzistas ankaŭ oficialaj grupoj de UEA, SAT, ILEI kaj multaj aliaj Esperanto-organizaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]