Vikipedio:Diskutejo

El Vikipedio

(Alidirektita el VP:D)
Saltu al: navigado, serĉo


sabato la 17-a de majo, 2008
Bonvenon al la diskutejo de Vikipedio !

Jen loko por babili pri Vikipedio.
85
Babilu ĉe #wikipedia-eo ! Babilu ĉe nia IRC-Kanalo #wikipedia-eo                Aliĝu al la oficiala dissendolisto de Vikipedio: WikiEO-l Aliĝu al WikiEO-l !
Esploru Arkivojn de la Diskutejo Arkivoj


Redaktu interlingvajn ligilojn

Enhavo



[redaktu] Ĉu problemeto pri la ŝablono Koord?

Mi ne scias, eble estas nur la problemo pri la foliumilo (mi uzas Operon), sen la koordinatoj de la objektoj, kiuj devus aperi en la supra dekstra angulo de la artikolo aperas surmetitaj sur la "teknikan" mesaĝon "Viaj donacoj ebligas al vikipedio plu ekzistadi...". Rigardu, ekzemple, Ĉatirdago. Ĉu estas nur cimo de Opero aŭ la sistema miso? Ĉu ripareblas? Mevo 08:36, 12. Apr 2008 (UTC)

Mi esploris en la diversaj lingvoj : krom en la angla ĉu la sama problemo aperas, ĉu la globikoneto eĉ forestas. Estas cimo kiu estis taŭge solvita nur en la anglalingva vikipedio. Nun ni esploru kiel ĝi estis solvita, kaj kiel apliki tion ĉi tie. Arno Lagrange @ 17:32, 14. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Oftaj demandoj

Saluton, por reformi la "Oftajn demandojn", mi faris malneton sur mia vikipediista paĝo: Oftaj demandoj.--Ziko 10:53, 12. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Vikipedio:Vikipedio_en_EG

Mi komencis kun paĝo Vikipedio:Vikipedio_en_EG, por kolekti ideojn kiel enplekti lokajn grupojn. Povas esti ankaŭ ideoj pri kiuj ni povos atentigi kiam ni faros ian informadan agadon al ili.--Ziko 14:38, 12. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Terminaro vikipedia

Ĉu ni fakte havas jam terminaron pri Vikipedio? Ekzistas en la germana Hilfe:Glossar, kaj ĝi ŝajnas esti tre utila. Kion vi opinias pri "terminaro vikipedia"?--Ziko 19:30, 13. Apr 2008 (UTC)

Bonega ideo (ĝi cetere ekzistas jam en multaj lingvoj). Nu ! ek ! Arno Lagrange @ 17:29, 14. Apr 2008 (UTC)
Bonvolu vi ĉiuj kunhelpu je Helpo:Terminaro vikipedia.--Ziko 14:20, 18. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Termino: Ikono <- evitindas

Saluton karaj vikipedianoj.

Mi proponas ŝanĝi la nomon de la ŝablono: Ŝablono:Titola_ikono al io alia.

La radiko ikon/ laŭ mia scio estas neologisma kaj ne ekzistas ekster tio ĉi VP. Ni jam havas bonajn tradukojn de tiu vorto: bildsimbolo (OOo.org) kaj piktogramo (Kompleks).

Amike Denizo--81.161.184.127 15:22, 14. Apr 2008 (UTC)

PIV ankaŭ agnoskas "ikono" :
  1. stiligita pentraĵo sur ligna tabulo, reprezentanta Kriston aŭ sanktulon, en la ortodokseklezia arto
  2. =piktogramo
kaj piktogramo :
  1. Bildo de konkreta objekto aŭ ago, uzata kun semantika valoro
  2. Vinjeto sur komputila ekrano, kiu simbolas programon aŭ funkcion kaj ebligas ĝian elekton per montrilo sen teksta komando

Cetere ikon' estas sufiĉe internacia kiel montras la paĝo indikita de vi (en la angla, la franca, la nederlanda kaj en la germana en kunmetaĵoj, kaj certe en aliaj lingvoj : pole kaj hispane laŭ [1]). Laŭ mi tiu "neologismo" devus nature enradikiĝi en Esperanto. Arno Lagrange @ 17:27, 14. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Bildoj kun tradukeblaj tekstoj

En komunejo troveblas aro da bildoj kies tekstoj estas tradukeblaj. Tio estas interesa ebleco por riĉigi nian esperantan Vikipedion per belaj bildoj kaj mapoj kiuj povas havi esperantlingvajn klarigojn. Vidu ekzemple SVG-mapoj en Esperanto. Arno Lagrange @ 18:05, 14. Apr 2008 (UTC)

La klarigoj kiel redakti tradukeblajn SVG-dosierojn estas legeblaj en commons:Template:Translation possible/eo kaj ekscii pli. AL @ 20:56, 21. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Denove Jonathaneo

Nun la fuŝajo estas ne nur polurinda artikolo, ĉar la aŭtoro fuŝtajpis "danso", poste iu volis korekti kaj nun oni havas du samajn artikolojn (sen alidirektilo): unu kun ĝusta titolo Bretona danco, sed kie la literumado en la artikolo estas "danso" kaj artikolo kun fuŝa titolo Bretona danso, kie la literumado estas "danco"; oni ne povas alinomi tiun lastan artikolon, ĉar la ĝusta titolo jam ekzistas.--kani 19:00, 14. Apr 2008 (UTC)

Mi forigis la malĝustan titolon kaj cetere korektis ĉiujn "danso" al "danco". Kompreneble restas tamen la artikolo ege polurinda. Thomas Guibal 19:22, 14. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Kategorio:Wikimedia

Ĉu eblas ŝanĝi la nomon de Kategorio:Wikimedia? Ni cetere uzas, ŝajnas al mi, Vikimedio.--Ziko 21:57, 14. Apr 2008 (UTC)

"Wikimedia Foundation" estas organizaĵo kun jura statuso. Mi ne certas ke estas bona ideo esperantigi ties nomon. Ĉu vi esperantigus "Microsoft" aŭ aliajn firmanomojn ? Mi kutime tradukis nur la vorton Foundation nome "Fondaĵo Wikimedia". Pri Vikipedio jam delonge la angla Wikipedia estis adaptita al diversaj lingvoj (Βικιπαίδεια, Wikipédia, Vikipedio, Wicipedia, Viquipèdia, Vikipedi, Википедия, Vükiped, Wikipedija, Vikipedija, ktp), tamen mi ne opinias ke ni devus same trakti Wikimedia kiu estas ĉapela organizaĵo. Arno Lagrange @ 18:22, 15. Apr 2008 (UTC)
Mi konstatas ke vi alinomis la artikolon Wikimedia al "Fondaĵo Vikimedio". Mi malsonsentas kun tia alinomado. Cetere la paĝo estas nun malkonsekvenca, ĉar la unuaj vortoj estas "La Fondaĵo Wikimedia (angle Wikimedia Foundation ) ... Mi ne volas eki redaktan militon pri la temo, sed mi opinias ke la artikolo devus havi titolon WikimediaFondaĵo Wikimedia. AL @ 18:31, 15. Apr 2008 (UTC)

Ne, tiel rapide la prusoj ne pafas, kaj milito ne necesas. Nu, ni havas ankaŭ Komunejon Vikimedian... ĉu ni ne havas iujn ĝeneralajn regulojn pri la esperantigo?--Ziko 20:05, 15. Apr 2008 (UTC)

Vi pravas pro la ekzisto de "Vikimedia Komunejo". Regulojn de esperantigo ni jam pridiskutis koncerne urbojn kaj konkludis ke gravajn mondfamajn urbojn oni epserantigu (tio estas jam pli ol jarcenta tradicio : Parizo, Berlino, Moskvo, Londono, ktp) sed malgravajn vilaĝojn oni lasu en ĝia nacia formo. Koncerne "Wikimedia" temas laŭ mi pri iaspeca firmao, kaj la demando estas ĉu nomon de firmao oni esperantigu. Mia opinio estas ke ne. (Same kiel pri vilaĝoj oni povas provizi elparolhelpilon, klarigon, ktp, sed la nomon de la firmao oni menciu senŝanĝa). Kontrolinte mi konstatis ke ni ĉi tie havas artikolon Mikrosofto ;-) kio malpravigas mian vidpunkton. Mi do ordigas mian pafilon (ĉu la burgundan ? ĉu la saksan ? [1]) en ĝian ŝrankon kaj ekskrapas mian barbon enpensiĝinte. AL @ 20:19, 15. Apr 2008 (UTC)
  1. parto de mia praularo elvenas el Saksio kaj alia parto el Burgundio, kaj ili staris en kontraŭaj vicoj en la tri lastaj militoj inter Germanio kaj Francio
Mi estas por esterantigo "Vikimedio", same kiel ni uzas la esperantigon "Mikrosofto". Ni certe ne esperantigu ĉiujn firma- kaj fondaĵ-nomojn, sed la plej ofte priparolatajn jes. Aldone la analogio inter la esperantigoj "Vikipedio" kaj "Vikimedio" ankaŭ estas argumento por la esperantigita versio "Vikimedio".
(Iom flanke, mi volas reatentigi pri tio, ke eĉ la nomoj de malgravaj vilaĝoj povas esti esperantigataj, laŭ la kompromiso al kiu ni venis post la lastaj diskutoj pri la temo (la ĉefa verkinto povas decidi ĉu uzi esperantigon aŭ ne); la nuna regularo troviĝas ĉe Vikipedio:Titoloj de artikoloj#Esperantigado de nomoj. Mi persone fakte pledis kontraŭ esperantigo de nomoj de malgravaj vilaĝoj kaj urbetoj, sed laŭ mi ni nun ne bezonas denove diskuti pri tiu afero, pri kiu tre malfacilis trovi kompromison.) Marcos 22:12, 15. Apr 2008 (UTC)

"Tiel rapide ne pafas la prusoj" estas germana proverbo, ke iom daŭras, antaŭ ol estos vera konflikto.:-) Laŭ mi, gravas la unueco en niaj tekstoj. Cetere, ankaŭ kelkaj aliaj vikipedioj aliformas la nomon de Wikimedia, sed estas nur malmultaj. Krom la kutimaj suspektatoj latina kaj litova ankaŭ la azerbajĝana, cetere ja ankaŭ la nelatinskribaj.--Ziko 22:57, 15. Apr 2008 (UTC)

En ordo. Ni povas fakte sisteme uzi "Vikimedi'o" anstataŭ "Wikimedia". Tiukaze ĉiuj aperoj de la vorto en la artikolo Fondaĵo Vikimedio devas konsekvence esti ŝanĝotaj, kaj la kategorion kategorio:Wikimedia alinomita. AL @ 17:20, 16. Apr 2008 (UTC)
Mi stultete kredis ke vi estas Pruso kaj konsideras min kiel Franco, ĉar Prusoj kaj Francoj militadis unuj kontraŭ la aliaj sufiĉe ofte en du jarcentoj. En la franca ni havas ankaŭ esprimon "Tirez les premiers, Messieurs les Anglais" (Bonvolu pafi unuaj, sinjoroj Angloj) kiu aludas la militan ĝentilecon de francaj militistoj kiuj emis pafi al siaj malamikoj alparolinte ilin ege ĝentile. AL @ 17:36, 16. Apr 2008 (UTC)

Arno, mi estas pruso! :-) Mi ŝanĝos la Wikimedion en la artikolo, kaj vi ŝanĝos la kategorinomon, ĉu?--Ziko 17:41, 16. Apr 2008 (UTC)

Mi postkuris aperojn de Wikimedia kaj esperantigis tiujn kiujn mi trovis al Vikimedio aŭ Vikimedia laŭkaze, krom en iuj specialaj kazoj kiaj "Wikimedia Deutschland" AL @ 21:26, 16. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Jam estas vendredo...

Karaj, jam estas vendredo. Ne forgesu voĉdoni por la morgaŭa artikolo de la semajno ! Dankas vin Thomas Guibal 09:50, 18. Apr 2008 (UTC)


[redaktu] Novaj kategorioj por bonaj artikoloj?

La daŭra alŝuto de du-trifrazaj ĝermoj (ekz. Klaŭdio la Gota) pli kaj pli senvalorigas la bonajn artikolojn (relative tiuj legindaj artikoloj dronas inter la sensencaj kaj senenhavaj, apenaŭ enciklopediaj artikoletoj (kelkfoje eĉ gramatike eraraj)). Mi hodiaŭ verkis kelkajn artikolojn pri montpasejoj (Verecka montpasejo, Dukla montpasejo), konvenajn al paperaj enciklopedioj (do, nenio grava informo mankas, la artikolo estas tiusence kompleta). Ĉu ili estas legindaj artikoloj? Se ne, kiel mi povas levi ilin el inter la rubaĵ-artikoloj? Ĉu ni povas enkonduki novan kategoriigon por tiuj aŭ sufiĉas Kategorio:Legindaj artikoloj? Bedaŭrinde, tiujn balotadojn oni ofte preteratentas kaj ni - honeste do - havas daŭre 5-6 aktivajn vikipediistojn, kiuj same bone regas la lingvon por decidi pri leginda-elstara distingo. Narvalo 18:39, 18. Apr 2008 (UTC)

Vi mencias tute pravan problemon. Mi tamen fakte proponas la malan metodon, nome ke ni konsekvence marku ĝermojn per la ŝablono:ĝermo - ja kaj ke ni metu la ŝablonon je la komenco de tiuj artikoloj. Eventuale indas eĉ krei ŝablonon "lingve fuŝa" kiam temas pri ĝermo, kiu laŭ titolo kaj temo ja devus ekzisti, sed estas en terura lingvo. Amike DidiWeidmann 23:48, 20. Apr 2008 (UTC)
Ĉu la ĝusta konsekvenco ne estus esti pli severa ĉe la enirejo, ne plu enlasi artikolet-et-etojn?--Ziko 18:39, 21. Apr 2008 (UTC)
Eterna diskuto - kiam artikoleto ne estas ofenda, plenumigas minimuajn lingvajn kondiĉojn kaj la kapvorto estas logika kaj en korekta Esperanto kaj krome ĉeestas korekta kategorio kaj eventuale eĉ intervikia ligilo, tiam mi vere kontraŭstaras forigon. La enmeto de ŝablono:ĝermo estas taŭga atentigo, ke oni ampleksigu la temon kaj cetere ofte instigo! DidiWeidmann 20:37, 28. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] En la navigado-menuo malaperis denove Vikipedio:Diskutejo

Ĉu la "kulpulo" aŭ alia persono, kiu scipovas fari tion, povas tion ripari? - Ĉar se ne tiam la diskutejo fariĝas fermita societo. - Dankon DidiWeidmann 23:56, 20. Apr 2008 (UTC)

Jam trian fojon tio okazas en la lastaj semajnoj. En la du lastaj okazoj post kelkaj horoj reaperis la kutima flankstrio. La kaŭzo estas perturbo ĉe la serviloj kie loĝas nia Vikipedio kiu estigas ke iu "defaŭlta" flankstrio aperas anstataŭ la de ni kreita (sen diskutejo kaj kun mencio 'Donate' anstataŭ 'Donacu'). Eble tra BetaWiki, eblus certiĝi ke la defaŭlta flankstrio estu sama kiel la dezirata. Arno Lagrange @ 05:19, 21. Apr 2008 (UTC)
Mi aldonis la ligilon al la Diskutejo en la ŝablonon, kiu aperas en la paĝo Lastaj ŝanĝoj inter Diskutindaj artikoloj. Petro@diskkont 05:26, 21. Apr 2008 (UTC)
Kaj mi aldonis "Venu kundiskuti pri ĉiuj aspektoj de la projekto en la Diskutejo." en la paĝon Lastaj ŝanĝoj kaj intertempe la kutima flankstrio reaperis :-) AL @ 05:29, 21. Apr 2008 (UTC)
Laŭ mia scio, tiu ligilo "Donate" venas el "Wikimedia Foundraising", ĝi ne estas influebla per Betawiki. En la malsuprasoraba ĉi tiu ligilo ankoraŭ estas angle, kvankam en Betawiki ĉio tiurilata estas tradukita. --Michawiki 13:05, 21. Apr 2008 (UTC)
La ligiloj en la flankstrio elvenas el MediaWiki:sidebar kiun ni redaktis jene :
  • navigation
    • mainpage|mainpage
    • portal-url|portal
    • villagepump-url|villagepump
    • currentevents-url|currentevents
    • recentchanges-url|recentchanges
    • randompage-url|randompage
    • helppage|help
    • sitesupport-url|sitesupport

dum defaŭlta versio tekstas jene :

  • navigation
    • mainpage|mainpage-description
    • portal-url|portal
    • currentevents-url|currentevents
    • recentchanges-url|recentchanges
    • randompage-url|randompage
    • helppage|help
    • sitesupport-url|sitesupport

La vorto sitesupport estas tradukita laŭ Mediawiki:sitesupport kiu laŭ nia redakto estas "Donacu" kaj defaŭlte estas "Donate" (serĉu sidebar kaj sitesupport en Ĉiuj mesaĝoj). Sekve kiam la serviloj bone funkcias aperas la flankstrio kiun ni redaktis kun ligilo al la Diskutejo (MediaWiki:villagepump-url -> Vikipedio:Diskutejo MediaWiki:villagepump -> Diskutejo => [[Vikipedio:Diskutejo|Diskutejo]] -> Diskutejo) kaj ligilo al Wikimedia:Fundraising per vorto "Donacu". Kiam serviloj misfunkcias aperas "defaŭltaj" mesaĝoj kie forestas ligilo al diskutejo kaj ligo al monkolektado aperas per vorto "Donate". Ĉe Betawiki oni zorgas provizi kiel eble kompletajn tradukojn de ĉiuj mesaĝoj utiligataj de MediaWiki, kreante novajn versiojn de la lingvodosieroj (MessagesEo.php) kiuj provizas la defaŭltajn mesaĝojn ("Defaŭlta teksto" en Ĉiuj mesaĝoj sur rozkolora fono) dum ni povas ŝanĝi sendepende la mesaĝojn aparte en ĉiu projekto uzanta MediaWiki (Vikipedio, Vikivortaro, Ekopedio, ktp): "Nuna teksto" en Ĉiuj mesaĝoj sur verda fono Arno Lagrange @ 16:48, 21. Apr 2008 (UTC)

Jes, mi scias, ke oni povas prilabori ĉiujn mesaĝojn ĉi tie en Vikipedio. Sed kutime la tradukoj venu el Betavikio, sed por "Donate" vi ne havas alian ŝancon ol fari tion en Vikipedio. Por malsupra VP mi ankoraŭ devas peti Tlustulimu, nian administranton, por ke li faru tion, ĉar nur administrato povas fari tion. Nu, egale, por la hieraŭa problemo en eowp tio ne estis la kaŭzo. --Michawiki 18:04, 21. Apr 2008 (UTC)
Eble miaj klarigoj estis iom konfuzaj. Pli simple niaj esperanto-mesaĝoj (ĉi tie kaj en ĉiu vikimedia projekto) venas el du tavoloj
  1. unu tavolo estas la dosiero (MessagesEo.php) kiuj provizas la defaŭltajn mesaĝojn
  2. dua tavolo estas la mesaĝoj el la MediaWiki-nomspaco de la projekto en kiu vi troviĝas (ja redakteblaj nur de administrantoj en la respektiva projekto).

Kiam serviloj bone funkcias montriĝas la mesaĝoj el la dua tavolo. Malkaze tiuj el la unua tavolo. La dosiero MessageEo.php estis de tempo al tempo ĝisdatigita laŭ la mesaĝoj de la MediaWiki-nomspaco de la Vikipedio en Esperanto. De la ekekzisto de la projekto Betawiki, estas klopodo pli akurate ĝisdatigi la dosierojn MessageXyz.php por ĉiuj MediaWiki-projektoj, kiujn vi trafas se vi elektas la lingvon Xyz por esplori iun ajn MediaWiki-projekton. Ni estu dankemaj al Scott Starkey kiu estas nuntempe la plej aktiva prizorganto de la akurateco de esperanto-mesaĝoj ĉe Betawiki. Temp'al tempe, kiam aro da mesaĝoj estas fintradukitaj oni povas starigi petojn ke pli akurata versio de MessageEo.php estu publikigita : sekve ĉiuj Mediawiki-projektoj tiam ekhavos la plej lastajn mesaĝojn kiaj defaŭltaj mesaĝoj. Tion mi celis. Se en Betawiki ni aktualigos la mesaĝon MediaWiki:sidebar kaj atingos ke tiu versio de MessageEo.php estu publikigita, tiam eĉ kiam misfunkcios la serviloj, tamen aperos la flankstrio tiel kiel ni konstruis ĝin. Ĉu klare nun ? AL @ 18:54, 21. Apr 2008 (UTC)

Ne sufiĉas ke mesaĝo estu tradukita en Betavikio por ke ĝi estu utiligata en MediaWiki-projektoj. Krome necesas ke la plej akurata dosiero MessageXyz.php estu publikigita sur la servilo de la projekto. Ene de Betavikio estas paĝo dediĉita por ĝisdatigaj petoj. AL @ 19:07, 21. Apr 2008 (UTC)
Eble vi miskomprenis min. :-) Mia punkto estas nur la ligilo "Donate". Ĉion alian mi scias. Mi daŭre tradukas en suprasoraba kaj malsuprasorabaj Betavikioj, ne, memkompreneble estas nur unu Betavikio, :-) kaj preparis eĉ antaŭ tri jarojn la unuan MessagesHsb.php (tiutempe nur ekzistis la dosiero LanguageHsb.php). Mi ankaŭ scias, ke la tradukoj devas ankoraŭ sendataj al SVN por aktualigi la tiean MessagesHsb.php resp. MessagesDsb.php resp. MessagesEo.php kaj finfine la Vikipedio devas ankoraŭ esti ĝisdatigata. Sed, por tiu ligilo "Donate" ne helpas tion laŭ mia sperto. Oni nur povas fari tion en la Vikipedio permane aŭ demandi en Vikimedio (Kie?). Nu egale, tio ne estas nuntempe problemo de eowp. --Michawiki 19:55, 21. Apr 2008 (UTC)
En ordo. Vi ja bone scias kiel tio funkcias. Do pri "Donate", konstatu ke kiam aperas "Diskutejo" en la flankstrio legeblas "Donacu", kaj kiam "diskutejo" ne aperas tiam legeblas "Donate" ĉar temas kiel mi klarigis supre pri la respektive vikipediaj kaj defaŭltaj mesaĝoj kiel vi povas kontroli en Ĉiuj mesaĝoj. Sekve oni ja povas ŝanĝi tion unuaŝtupe en Betavikio, duaŝtupe zorgante ke la akurata dosiero estu publikigata, mi plu kaj re-diras AL @ 21:06, 21. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Kategorio:Transporto kaj Kategorio:Trafiko

La du kategorioj iel estas paralelaj kaj iel ne, ĉar trafiko kaj tansporto kaj traktas similajn temojn, tamen ne estas tute identaj. Ĉu konservi ambaŭ kategoriojn, ĉu forigi unu-n el ili, kaj se jes, kiun el ambaŭ? Ĉu transporto estas subkategorio de trafiko aŭ ĉu inverse? Ju pli mi provas mediti pri la problemo des malpli mi certas. Mi tial atendas viajn opinojn kaj konsilojn. Amike DidiWeidmann 23:56, 20. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Alia fuŝaĵo

Mi volis korekti kaj alinomi novan artikolon Vertika fermo. Mi rimarkis uue nur la unua fuŝaĵo: vertika anstataŭ vertikala; kiam mi ĵus alinomis, mi rimarkis, ke ankaŭ fermo estas fuŝaĵo anstataŭ farmo. Mi jam ne povis alinomi kaj korekti novan artikolon Vertikala farmo. Tio estas, la artikolon oni povas vidi, sed la titolo restas fermo kaj ne farmo. Eĉ oni povus forigi la artikolon.--kani 21:28, 21. Apr 2008 (UTC)

Tiukaze necesas forigi (tion povas nur administranto) la ĝustan paĝon "por ebligi alinomadon" kaj poste alinomi la malĝustan al la ĝusta titolo. Tiel ne perdiĝas historio de la artikolo. Tiukaze la historio estis preskaŭ nenia, kaj oni povintus nur permane igi la malĝustan paĝon redirektilo al la ĝusta kaj alglui la entenon en la ĝustan lokon. Cetere la artikolo estas sufiĉe aĉa ĝermo tre prilaborinda. AL @ 22:15, 21. Apr 2008 (UTC)
Plia problemo estas, ke ni jam havas pli bonan artikolon pri Vertikala kultivado. Thomas Guibal 06:13, 22. Apr 2008 (UTC)
La plia problemo fakte estas la solvo de la problemo: La artikolo sub titolo "vertikala farmo" fakte nenion enhavas, kio ne estas sub "vertikala kultivado" kaj estas aĉa ĝermo. Observante la nunan debaton mi venas al la konkludo, ke ĝi do ne havas plu ekzisto-rajton. Mi simple alidirektas vertikalan farmon do al vertikala kultivado, kiu estas evidente pli bona ĝermo. Amike DidiWeidmann 11:03, 22. Apr 2008 (UTC)
Konsentite, dankon. Thomas Guibal 11:08, 22. Apr 2008 (UTC)
La fuŝajn titolojn mi intertempe ankaŭ forigis, do ni povas konkludi ĉi-tiun punkton (la artikolo vertikala kultivado siaflanke meritus eble plian verkadon, cetere ankaŭ en ĝiaj tri nacilingvaj versioj, kaj ankaŭ bildon. Amike DidiWeidmann 11:22, 22. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Ŝablono:Commons

Ĉu eblus korekti ŝablonon Komunejo tiel, por ke ili (la ŝablonoj) aperu en paĝoj ĉiuj kun la samaj dimensioj? Se estas du aŭ pluraj de tiaj ĉi ŝablonoj en unu paĝo, tio aspektas malbele. Ĉiu estas alia. Vidu ekz. Elizabeto la 1-a. Estas mistere redakti ŝablonojn, kiuj havas dokumentadon kaj plurajn subŝablonojn. Kiu el la ŝablonoj estas poste redaktenda, se iu volas redakti ilin por ŝanĝi ion? Dankon. Petro@diskkont 07:57, 22. Apr 2008 (UTC)

Jen certe plenuminda peto. Intertempe bonvolu esplori eblecojn kiujn provizas {{projekto}}. Arno Lagrange @ 22:46, 22. Apr 2008 (UTC)
Palermo kaj multaj aliaj. Petro@diskkont 18:33, 23. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Vikipediisto:Betacommand

Bonvolu administrantoj atenti la redaktojn de Vikipediisto:Betacommand. Tiu aldonas iksojn post literoj kun ikso, do la tekstoj fariĝas fuŝaj. Ekz. anstataŭ ŝ faras sx, anstataŭ ĉ faras cx, anstataŭ ĝ faras gx... Vidu ankaŭ redaktojn de tiu vikipediisto. Petr Tomasovsky@diskkont 14:52, 23. Apr 2008 (UTC)

Ĉu vi povas montri ekzemplon de tia fuŝado? Mi ne vidas tion. -- Yekrats 17:47, 23. Apr 2008 (UTC)
Hodiaŭ mi restarigis redaktojn de tiu vikipediisto. Ili estas tiaj: Meblo,

Loĝistiko,Hajlo... Petr Tomasovsky@diskkont 18:07, 23. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Rusa Konstitucia Asembleo

[redaktu] Russian Constituent Assembly / Всероссийское Учредительное Собрание

Mi pledas, ke iu faru almenaŭ ĝermeton pri ĉi tio. Mi ne scipovas traduki la nomon "en:Russian Constituent Assembly" (angle) aŭ "ru:Всероссийское учредительное собрание" (ruse).


Dankon!

--Niko 21 apr 2008, 14:14 (UTC)

"Rusa Konstitua Asembleo" (laŭ la angla) aŭ "Tutrusa Konstitua Asembleo" (laŭ la rusa). --Michawiki 21:06, 24. Apr 2008 (UTC)
Laŭ NPIV :
konsistu/i Konsistigi, prezenti :tiuj diversaj projektoj ~as unu tutaĵon; la intenco ~as la krimon.
konstituci'o 1 Tuto de bazaj normoj pri la ŝtatorganizo kaj ofte pri fundamentaj liberecoj, rajtoj kaj devoj de la civitanoj. 2 La akto mem, kiu enhavas tiujn normojn. [...] ~i Redakti ~on. ~anta kunveno.
Sekve "Rusa Konstitucia Asembleo" estas pli ĝusta ol "Rusa Konstitua Asembleo" AL @ 15:58, 25. Apr 2008 (UTC)
Atentu tamen, ke la tradukenda vorto estas constituent (aŭ constituante en la franca), ne constitutional (aŭ constitutionnel en la franca). Jen du ege malsamaj nocioj ! La unua vorto rilatas al inaŭgura asembleo, kiu kunveniĝas nur unufoje cele al la redaktado de konstitucio kaj do al la kreado de ĉiama asembleo, dum la dua vorto rilatas al tia ĉiama asembleo.
Ĉu ekzistas kutima esperanta traduko por "constituent" ? Se ne, eble ni konsideru la uzadon de "konstitua" aŭ eĉ "konstituanta", kiuj miaopinie estas pli ĝustaj kaj pli akurataj. Thomas Guibal 16:22, 25. Apr 2008 (UTC)
Vi pravas "konstituci'a" signifas nur rilata al konstitucio. Do nepre estu "konstituci'ant'a". Cetere tio esta la ekzemplo proponita de PIV por "konstituci'i" AL @ 16:33, 25. Apr 2008 (UTC)

Konsentite, "Konstitucianta" ŝajnas plej bona solvo. Nu, ĉu Rusa Konstitucianta AsembleoTutrusa Konstitucianta Asembleo ? Thomas Guibal 16:36, 25. Apr 2008 (UTC)

La rusa adjektivo учредительный signifas ankaŭ fonda, учредитель estas fondanto/fondinto kaj учреждение fond(ad)o. Laŭ mia opinio konstitua estas pli bona, ĉar ne estas iu rilato al konstitucio. Sed la angla constituent signifas ankaŭ konstitucidona. Sed, mi supozas, ke la rusa esprimo estas la originala, la angla la traduko. Tial mi preferus konstitua. --Michawiki 18:43, 25. Apr 2008 (UTC)
Mi vere mirus ke oni starigus asembleon en Rusio por konstitui la landon ! La lando ja sendube ekzistas, kaj al kiu utilus asembleo por "konstitui" (/konsistigi) ĝin !!!??? Mi forte supozas ke ja temas pri konstituciado, eĉ laŭ viaj precizigoj pri konstitucidonado : temas pri asembleo kies tasko estas doni konstitucion por Rusio (aŭ Tutrusio). Tion mi legas en en:Russian Constituent Assembly : The convocation of a democratically elected Constituent Assembly that would write a constitution for Russia ...  : ja temas pri verki konstitucion. AL @ 19:25, 25. Apr 2008 (UTC)
Tio estas stultaĵo, kion vi skribis. El tiu esprimo tute ne sekvas, ke la lando estu fondata. Nu bone, mi akceptas konstitucianta. En la rusa teksto estas skribite, ke temas pri provizora registara organo, kiu estis fondita fiksi la ŝtatan strukturon kaj la bazajn leĝojn okaze de ĝeno de politika potenco, do, dum revolucioj, civitaj militoj ktp. Post la akcepto de la respektivaj decidoj ĝi dissolviĝu mem. --Michawiki 20:01, 25. Apr 2008 (UTC)

Kial oni simple ne demandas iun ruson pri la afero? :) Mi (ja ruso) klare preferus la formon "Rusia konstitucianta asembleo". Mevo 20:02, 28. Apr 2008 (UTC)

Mi nun kreos la artikolon kun la titolo Tutrusia konstitucianta asembleo. Mi ne forte kredas je la ĝusteco de tiu ĉi nomo, kaj mi invitas ĉiun ajn ĝin alinomigi. Sed intertempe, mi taksas la artikolon ekzistinda, ĝustanome aŭ male.--Niko 00:53, 2 Maj 2008 (UTC)

[redaktu] Al unueca lingva regularo

Anonimulo atentigas nin pri starigo de unueca lingva regularo en Vikimediaj projektoj Vidu : Toward an unique language policy kaj Unique and workable criterion. Raportas AL @

[redaktu] Aziaj lingvoj

Ĉu estas iaj reguloj en Esperanto, kiel transskribi la koreajn, ĉinajn kaj aliajn aziajn lingvojn neuzataj alfabeton? Kiel Esperantigi tiujn nomojn? Iuj skribas Han, aliaj Ĥan, iuj skribas Chan, aliaj Ĉĥan. El kio eliri? Ĉu el prononcado? Ĉu aldoni finaĵon -o post la nomoj, se temas pri geografiaĵoj? Temas ankaŭ pri tio, kiel skribi tiujn nomojn en ŝablonon {{Korea nomo}}, kiu aperas nun en paĝo pri Unuiĝinta Sillo. Dankon por viaj klarigoj. Petro@diskkont 11:07, 25. Apr 2008 (UTC)

Laŭ mi oni klare distingu inter transskribado kaj Esperantigado.
Por lingvoj, kiuj havas norman transskribon al la latina alfabeto (kiel pinjino por la ĉina lingvo), oni uzu tiun transskribon.
Ĉe propraj nomoj, Esperantigoj estu uzataj singarde: Ne necesas Esperantigi ĉiujn proprajn nomojn; ofte sufiĉas uzi la originalan nomojn (aŭ transskribadon se la origina nomo ne estas en latina alfabeto). Esperantigoj nur necesas, se temas pri tre gravaj propraj nomoj. Aliflanke ĝeneralaj nomoj (kiel "Han") ja estu Esperantigataj. En la kazo de "Han", mi dirus "hanoj" aŭ "han-ĉinoj", sed oni unue esploru ĉu jam ekzistas iu uzata esperantigo de tiu vorto. Marcos 15:24, 25. Apr 2008 (UTC)
Do, kiel mi ekkomprenis, estas neniaj reguloj por sanskrito, palio, barataj lingvoj, ... alivorte do, kiu venos la unua kun ia nomo, la ceteraj devas serĉi, se ĝi hazarde ne estas ia paĝo kun tiu nomo. Bone. Mi uzos transskribadon laŭ la ĉeĥa kun ortografio de Esperanto. Petro@diskkont 06:31, 26. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Artikolo Roterdamo: plibonigo

Mi parolis kun Osmo Buller: en la kongressako de la UK ĉi-jare povos esti folio kun la artikolo pri Roterdamo el VP, sed preferinde ĝi ankoraŭ pliboniĝu, kaj estu preparita en iom bela formo. Kun atentigo pri kunlaborebleco en VP. Do, se iuj el vi trovos la okazon plibonigi, mi okupiĝos pri la posta formdono.--Ziko 21:07, 25. Apr 2008 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Mi volonte helpos plibonigi kaj plibeligi la artikolon. Ĉu estas templimo ? Thomas Guibal 21:24, 25. Apr 2008 (UTC)
Ĉu ĝi estus bona kandidato por la kunlaboraĵo de la semajno? -- Eb.eric 21:28, 25. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Kopirajtaj (kontraŭleĝaj) bildoj en Vikipedio

Saluton, geamikoj.

Pro la decido de la administrantaro de Wikimedia (angle), ni devos esti pli diligentaj pri nia bildaro. Ni havas multajn bildojn kiuj enhavas malĝustajn aŭ neniujn bildojn ŝablonojn. Se ni ne sekvas iliajn regularon, ili (administrantaro de Wikimedia) forigos bildojn el nia Vikipedio. Ni bezonas formigi regularon pri kiel trakti neliberajn bildojn, kaj difini la limojn de justa uzo. Mi taksas ke ni havas milojn da kopirajtitajn bildoj en nia Vikipedio sen ĝusta kaj bona permeso. Mi komencis verki rektan tradukon de la angla regularo sed ĝi ankoraŭ ne estas finita.

Kiam mi pripensas niajn bildojn, mi dividas ilin en du kategoriojn: bonajn kaj malbonajn:

Preferataj bildoj
  • Bildoj kiujn ni mem kreis
  • Bildoj uzitaj kun permeso de kreinto
  • Bildoj preter la kopirajto-dato (ĝenerale 70 jaroj post la morto de kreinto)
  • Bildoj el la Komunejo
Bildoj kun problemoj
  • Bildoj sen fonto-ŝablonoj
  • Bildoj kun malĝustaj ŝablonoj
  • Bildoj aldonitaj sub "justa uzo"

Ĝenerale, ni bezonas regularon pri kiel trakti neliberajn bildojn. Ni nur povas uzi "justuzan" bildon se libera versio ne estas havebla.

  1. Justa uzo devas esti zorgeme difinita.
  2. Ĉiuj bildoj sub "justa uzo" montru kialojn uzatajn por la justa uzo
  3. Ĉi tiaj bildoj sen bonaj kialoj por justa uzo estu forigitaj.
  4. Se libera versio estas havebla, la samtema bildo sub justa uzo estu forigita.

Fundamente, mia demando estas duparta:

  1. Kiel ni traktos novajn bildojn alŝutotajn laŭ "justa uzo" aŭ sen fontinformo?
  2. Kiel ni traktos ekzistantajn bildojn kun problemoj en nia bildaro?

Kio estas via opinio pri ĉi tiaj dosieroj? -- Yekrats 15:22, 26. Apr 2008 (UTC)

Kopirajtaj bildoj estas bildoj, kiuj havas rajton por kopiado, ĉu ne? Do ili estas permesitaj por kopiado, ĉu ne? Petro@diskkont 15:29, 26. Apr 2008 (UTC)
Bedaŭrinde ne, Petro. "Copyright" tute kontraŭe signifas, ke la kreanto de iu verko ĝuas rajton pri ĝi, tiel ke ĝia kopiado estas aŭ limigata aŭ malpermesata.
Mi komprenas, kio estas kopirajto, sed ĉu oni ĝuste uzas formojn de tiu ĉi vorto? Se posedanto de la kopirajtoj pri ekz. bildoj donas ilin al aliaj personoj, tiuj bildoj estas kopirajtaj (permesitaj por kopii, oni povas, rajtas kopii ilin), se ne, tiuj bildoj estas nekopirajtaj (nepermesitaj por kopii). Almenaŭ tiel mi komprenas la signifon de formo "kopirajta", "nekopirajta". Petro@diskkont 16:00, 26. Apr 2008 (UTC)
Pri neregulaj bildoj jam en nia Vikipedio : Yekrats verŝajne pravas, ke ili estas ege multnombraj. Facile konstateblas, ke pliaj tiaj bildoj eĉ alŝutiĝas ĉiutage. Mi pretas helpi pri la ekzamenado kaj forigado (aŭ anstataŭigo kiel eble plej ofte) de ĉiuj neregulaj bildoj. Ĉu ekzistas ia speciala paĝo aŭ listo de ĉiuj bildoj ? Ĉiukaze, mi plene konsentas kun la traduko fare de Yekrats el la angla modelo. Ni nepre akceptu minimuman justan uzon ! Thomas Guibal 15:44, 26. Apr 2008 (UTC)
Ĉi-rilate mi havas demandon. Kie la ŝablonoj pri bildlicencoj estas troveblaj ĉi tie en eovp? Konkrete: Mi alŝutis ekranbildon pri Mozilla Sunbird kaj uzis ĝin, sed, ĉar mi ne scias, kiun licencon mi devas uzi kaj ankaŭ ne trovis la esperantlingvajn licencajn ŝablonojn, mi indikis nenion. La bildo estas ekranbildo de Mozilla Sunbird en Esperanto, kiun mi mem faris. Dankon. --Michawiki 17:57, 26. Apr 2008 (UTC)
Michawiki, se la bildo ne enhavas kopirajtitaĵojn (kopirajtitajn bildojn, ktp.) tial vi povas uzi la ŝablonon {{GFDL}}. Tamen, la problemeto estas ke iom da ikonoj de tia programo eble estas kopirajtitaj. Mi volas krei iujn novajn ŝablonojn baldaŭ por la nova regularo pri justa uzo. -- Yekrats 19:07, 26. Apr 2008 (UTC)
Yekrats, laŭ la infokesto Mozilla Sunbird estas sub triobla licenco MPL/GPL/LGPL. Eble tio estus pli bona ol GDFL. Krome, ĉu mi ankoraŭfoje ŝanĝu la ekranbildon, ĉar supre maldekstre en la titollinio estas malgranda emblemo de Sunbird. --Michawiki 19:43, 26. Apr 2008 (UTC)
Mi faris novan ŝablono {{Libera ekrankapto}}. Vidu ĝin por via specifa ekzemplo. -- Yekrats 11:09, 27. Apr 2008 (UTC)

Konstatu: Bonvolu legi la nove tradukita Vikipedio:Regularo pri justa uzo. Ĝi estas esence la sama kiel la angla, tamen mi pligrandigis la gracperiodon de ekzistantaj bildoj. Bonvolu pardoni (kaj korekti) iujn ajn stultaĵojn en la traduko! Dankon... -- Yekrats 18:59, 26. Apr 2008 (UTC)

Mi ĵus faris novan, specifan ŝablonon por bildoj de eŭro-moneroj (kiuj estas laŭ nova regularo unu el la kategorioj konformaj kun justa uzo) : vidu Ŝablono:Eŭro-monero. Estus bone, ke ni faru pliajn tiajn ŝablonojn por ĉiuj specifaj bildkategorioj, ekzemple ekranbildoj.
Pri la peto de Michawiki : plejmultaj licencoj troviĝas en la Kategorio:Ŝablonoj por bildoj. Ili estas ankoraŭ tre malmultaj, sed mi baldaŭ kreos novajn ŝablonojn. Thomas Guibal 20:48, 26. Apr 2008 (UTC)
Mi pensas ke bildoj de ĉiuj Eŭraj moneroj estas en la Komunejo. -- Yekrats 01:59, 28. Apr 2008 (UTC)

Mi ĵus faris ŝablonon {{Kialo por nelibera justa uzo}} (eble mallongigo estus bezonata) kiu helpos aldoni kaj kategorigi bildojn. Vidu ekzempleron ĉe Dosiero:175px-Lord Jim cover.jpg. Bonvolu komenti kaj korekti. Dankon... -- Yekrats 15:53, 27. Apr 2008 (UTC)

Pasintjare mi provis komenci tiun laboron kaj adapti la germanajn bildo-regularon al nia vikipedio, sed ne havis tempon por tio, jen estas komenco de mia laboro Vikipedio:Bildorajtoj. Alaŭdo ۩ 04:12, 30. Apr 2008 (UTC)

Laŭ mi ni tamen kreu nian bildo-regularon surbaze de la anglalingva bildo-regularo, ne surbaze de la germanlingva bildo-regularo. La german-lingva regularo estas pli strikta, ĉar ili devas tie sekvi kaj la usonan kaj la germanan kopirajt-leĝaron. Ni tamen same kiel la anglalingva Vikipedio bezonas sekvi nur la usonan kopirajt-leĝaron. Marcos 13:35, 30. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Konsekvencoj de la regularo

* Bildo kun valida nelibera kialo por iom (de ne ĉiom) de artikoloj ne estos forigita. Anstataŭe, la bildo estos forviŝita el la artikoloj kie bona kialo mankas, aŭ bona kialo estos aldonita.

* Se bildo kun nelibera uzo estas ne uzata en iu ajn artikolo en la artikola nomspaco (kriterio 7) ĝi povas esti forigita post sep tagoj de averto.

* Bildo kiu estas alŝutita post 2008-04-26 kiu ne sekvas ĉi tiun regularon ricevos averto-ŝablonon. Post tiu averto, la bildo povas esti forigita post 2 tagoj. Eviti forigon, iu vikipediisto nepre enigi la mankantajn detalojn de la bildo por sekvi ĉi tiu regularo. Por bildo alŝutita antaŭ 2008-04-26, la gracperiodo estos 2 semajnoj anstataŭ 2 tagoj.

Tio estas skribita en la regularo. Iuj administrantoj forigas dosierojn freneze. Mi aldonis ŝablonon al dosiero:AHepburn.jpg, sed spite al tio ĝi estis post kelkaj horoj forigita. Ĉu validas: Kies panon vi manĝas, ties kanton kantu? En la interreto svarmas kvantegoj da bildoj, kiuj estas lokigitaj en diversspecaj paĝoj. Se iu aldonos ŝablonon kun justa uzo kun ligilo al retadreso, de kie ĝi estis kopiita, ĉu tio estas malĝusta?

Pri la forigado de dosieroj: Sufiĉas forviŝi dosieron el konkreta paĝo, la dosiero tiel fariĝos sen ligilo. Ne ĉiuj kontrolas, kiuj dosieroj tiel fariĝis "neuzataj", por ke ili povu aldoni al ili ian ŝablonon. Tiaj dosieroj estas poste preskaŭ tuj forigataj, eĉ sen ebleco aldoni ŝablonon, sufiĉas alskribi "neuzata dosiero". Kial ĝi fariĝis "neuzata", mi skribis ĵus. Vivu do la anglisma kaj la germanisma esperantigita vikipedio kaj vivu la frenezega misuzado de kelkaj administrantoj. Mi opinias, ke se ni havas ian regularon por forigado de artikoloj, ni havu ankaŭ regularon por forigado de dosieroj.

Unu noto al la supra regularo. Laŭ tiuj reguloj validus: Kiom da paĝoj estas kreitaj, tiom da bildoj (dosieroj) ni povus maksimume havi, do unu paĝo = unu bildo. Se ekzistas pluraj bildoj al iu temo, la administrantoj nepre forigos ilin. Kiu decidas ĉu tiu aŭ tiu dosiero estas valida aŭ taŭga. Se iu volas havi en iu paĝo pli da dosieroj alŝutitaj ekster Vikipedio kun ligiloj, de kie ili devenas, ĉu tio estas malpermesita? Laŭ kelkaj, kiuj nomas sin "administrantoj de Wikipedia", eble jes. Ili do kreu poste mem paĝojn en lingvo, kiu estas malofte, aŭ preskaŭ nenie oficiale uzata. Do, estas ĝoje rigardi, kiel estas forigataj dosieroj, al kiuj iuj ne havas eblecon aldoni ŝablonon, ĉar ili ne scias, kian ŝablonon aldoni aŭ kiun ŝablonon aldoni, ĉar ĝi ne ekzistas ĉi tie aŭ pro manko de tempo por aldoni. Petr Tomasovsky 05:42, 1. Maj 2008 (UTC)

Saluton Petro. Mi kulpas pri la forigo de dosiero:AHepburn.jpg. Unua frazo de nia nova regularo pri justa uzo estas, ke ekzistas "neniu libera alternativo" al la kopirajta bildo. Ĝuste ekzistis multaj liberaj alternativoj por aktorino Audrey Hepburn, videblaj en la Komunejo ĉe http://commons.wikimedia.org/wiki/Audrey_Hepburn. Post kiam mi anstataŭis la bildon en ĉiuj koncernitaj artikoloj per Dosiero:Audrey Hepburn Roman Holiday cropped.jpg, mi forigis la pli belan, sed ne liberan bildon de vi alŝutitan, ĉar justa uzo ne taŭgis tiukaze.
Mi tamen provas kiel eble plej ofte konservi viajn bildojn. Vidu ekzemple ĉiujn neliberajn ekrankopiojn de Der Schatz im Silbersee... Dankas vin Thomas Guibal 07:22, 1. Maj 2008 (UTC)
De kie vi scias, ke nun ne taŭgis ŝablono Justa uzo. Estas ĉi tie centoj da bildoj sub la sama ŝablono kun ligilo al ia retadreso kaj ĉio. Sed tiaj bildoj povas ekzisti ĉi tie. Aliflanke, ĉu en vikipedio estos estetika komisiono, kiu decidos, kiu bildo estas taŭga, pli bela, ĉu ĝi estas plaĉema aŭ neplaĉema... Ek al komunismo en vikipedio! Petr Tomasovsky 10:14, 1. Maj 2008 (UTC)
Kiel plaĉas al vi Dosiero:Walesa Kwas.jpg. Ĝi estas la sama rilate al ŝablono kiel la forigita dosiero. Ĉu ĝi ne estas foriginda? Petr Tomasovsky 10:17, 1. Maj 2008 (UTC)
Denove : justa uzo ne taŭgis simple pro tio, ke ekzistis aliaj kompareblaj bildoj sub libera licenco. Justan uzon oni rajtas uzadi nur se estas neniu alia solvo por ilustri artikolon. Tio estas simpla fakta konstato, ne iu persona aŭ estetika prefero mia.
Estas nuntempe pli ol 5000 traktendaj bildoj, kaj mi ne povas ekzameni ĉiujn samtempe... Mi kun kelkaj aliaj administrantoj ekzamenos ĉiun bildon unu post la alia, sed tio estos longega kaj neagrabla laboro. Bonvolu esti iom pli indulgema. Thomas Guibal 13:49, 1. Maj 2008 (UTC)

[redaktu] Ŝanĝoj en la alŝutpaĝo

Por elradike laŭleĝigi la alŝutadon de bildoj necesus ŝanĝi la alŝutpaĝojn kiel estas en la franclingva vikipedio kaj en la komunejo (uzante la francan lingvon) : en tiuj ambaŭ projektoj alŝutonto estas klare informita pri kio estas leĝe alŝutebla kaj ke nepre iu kopirajta statuso estu provizata elektenda inter la diversaj eblaj. Alŝuti ne provizante statuson ne eblas. Rekte kaj senzorge alŝuti ankaŭ ne : nepre alŝutonto jam elektu inter diversaj eblecoj antaŭ ol povi atingi la veran alŝutopaĝon. Bone informita kontribuanto -krome malhelpata neleĝe alŝuti- nepre povas alŝuti nur laŭregule. Jen iom peza tasko sed eble ne tiom kiom kontrolado de miloj da dosieroj. Arno Lagrange @ 21:47, 10. Maj 2008 (UTC)

Bonege! Dankon! -- Yekrats 22:41, 10. Maj 2008 (UTC)
En la franca la ligilo el la flanka strio el "Alŝutu dosieron" (Importer un fichier) gvidas ne al la alŝutpaĝo sed al bonveniga helppaĝo kiu mem gvidas al diversaj helppaĝoj (laŭ kazoj) kun instiga mesaĝo alŝuti en la komunejon. Vidu fr:Aide:Importer_un_fichier. Ĉu ne sekvenda ekzemplo ? Mi ekesploris en la Komunejo estas sinsekvo da paĝoj commons:Commons:Unuaj paŝoj el kiuj nur kelkaj estas jam esperantigitaj (de Yvesn) aliaj estas plu tradukendaj. AL @ 23:04, 10. Maj 2008 (UTC)
Mi kreis Helpo:Alŝuti dosieron laŭ fr:Aide:Importer_un_fichier. Ankoraŭ kreenda estas aro da subpaĝoj kiuj tie aperas kiel ruĝaj ligiloj. Kiam tiuj estos kreitaj ni povos ŝanĝi la ligilon el la flanka strio "Alŝutu dosieron" tien. tiel oni jam faris antaŭ du jaroj en la franclingva vikipedio pro la samaj kaŭzoj pro kiuj ni devos fari tion ĉi tie. AL @ 00:30, 11. Maj 2008 (UTC)
Mi ankaŭ pretigis commons:Commons:Upload/eo ... aiaj paĝoj sekvos AL @ 02:01, 11. Maj 2008 (UTC)

[redaktu] Du similaj ŝablonoj

Ĉu estas diferenco inter la ŝablonoj Ŝablono:Apartigila paĝo kaj Ŝablono:AliajSignifoj |Nomo de la artikolo ? Eble oni devus unuecigi la aspekton aŭ eĉ la ŝablonon. --Tonyo 15:44, 26. Apr 2008 (UTC)

Ambaŭ havas saman rolon. Ili malsamas aspekte kaj unu estas dokumentita la alia ne ;-) Arno Lagrange @ 19:38, 26. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Election Notice - Please translate

The 2008 Board election committee announces the 2008 election process. Wikimedians will have the opportunity to elect one candidate from the Wikimedia community to serve as a representative on the Board of Trustees. The successful candidate will serve a one-year term, ending in July 2009.

Candidates may nominate themselves for election between May 8 and May 22, and the voting will occur between 1 June and 21 June. For more information on the voting and candidate requirements, see <http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2008>.

The voting system to be used in this election has not yet been confirmed, however voting will be by secret ballot, and confidentiality will be strictly maintained.

Votes will again be cast and counted on a server owned by an independent, neutral third party, Software in the Public Interest (SPI). SPI will hold cryptographic keys and be responsible for tallying the votes and providing final vote counts to the Election Committee. SPI provided excellent help during the 2007 elections.

Further information can be found at <http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2008/en>. Questions may be directed to the Election Committee at <http://meta.wikimedia.org/wiki/Talk:Board_elections/2008/en>. If you are interested in translating official election pages into your own language, please see <http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2008/Translation>.

For the election committee,
Philippe Beaudette

Traduko:
La kamitato por la estraraj balotoj (de la Fondaĵo Vikimedio) anoncas la ekon de la balot-procezo de 2008. Vikimedianoj havos la eblecon elekti unu el la kandidatoj de la Vikimedia komunumo po servi kiel reprezentanto en la estraro. La sukcesa kandidato estos en la ofico dum unu jaro, ĝis Julio 2009.
Kandidatoj povas nomumi sin por la balotoj inter la 8-a kaj 22-a de Majo, kaj la balotado okazos inter la 1-a kaj la 21-a de Junio. Por pliaj informoj pri la kondiĉoj por baloti kaj kandidatiĝi, vidu <http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2008>.
La balot-sistemo uzota en la baloto ankoraŭ ne konfirmiĝis, sed la balotado okazos per sekretaj voĉdonoj, kaj konfidenceco estos rigore konservata.
Voĉdonoj okazos kaj estos nombritaj sur servilo posedata de sendependa, neŭtrala organizo, Software in the Public Interest (Programaro en Publika Intereso, SPI). SPI tenos la kriptografiajn kodojn kaj respondecos pri nombrado de la voĉdonoj kaj transdonado de la fina rezulto al la balot-komitato. SPI elstare helpis dum la baloto en 2007.
Pluraj informoj troviĝas sur <http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2008/en>. Demandoj al la balot-komitato starigeblas ĉe <http://meta.wikimedia.org/wiki/Talk:Board_elections/2008/en>. Se vi interesiĝas pri tradukado de oficialaj balot-paĝoj en vian lingvon, vizitu <http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2008/Translation>.
Por la balot-komitato,
Philippe Beaudette
Tradukinto: Marcos 21:57, 27. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Pri la postafikso al.

Saluton, gramatikemuloj.

Mi kredas, ke la postafikso -al- estas neoficiala. Tamen, mi scias, ke ĝi estas ofte uzata, ekzemple en vortparoj kiel socia/sociala, norma/normala, ktp. Ĉu ekzistas vera malsamo inter tiaj vortoj? Ĉu -al- ekzistas simple pro homoj, kiuj ŝatas kopii la eŭropajn lingvojn? (En la angla, social estas la adjektiva formo de la substantivo society, kaj same, normal rilatas al norm.) Aŭ ĉu -al- havas verajn meritojn, aparte de koincida kopiado?

Kiu formo pli taŭgas por priparoli politikajn aferojn? Mi kreis la paĝon Socia ekologio, kaj mi planas krei Soci(al)an anarkiismon, sed mi scivolemas pri la plej ĝustaforma postafiksumado.

Iuj ajn opinioj estos bonvenataj!

--Niko, 03:25, 28 Apr 2008 (UTC)

Bonvolu legi AL en PMEG : '-al-' estas ekssufikso en multaj vortoj, tio signifas ke ĝi estis sufikso en iuj romanidaj lingvoj, sed ne estas vera sufikso en Esperanto. La vortparoj norma/normala konsistigas du apartajn sendependajn radikojn, kun apartaj signifoj. Ekzemple laŭ NPIV :
soci'o : reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj, loĝantoj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj produktivaj, familiaj, naciaj, ritaj, ktp
social'a Konceranta la komunajn ekonomiajn interesojn de socio, kontraste kun la politikaj -> socila'ism'o Arno Lagrange @ 05:22, 28. Apr 2008 (UTC)
Arno jam bone klarigis la aferon.
Pri la paro socia/sociala: "socia" simple signifas "rilata al socio", dum "sociala" havas signifon pli similan al "en la intereso de la komunumo, ne ignorante la malriĉulojn/malfortulojn". Do plej ofte estas tute facile elekti ĉu uzi "socia" aŭ "sociala".
Tamen la de vi menciitaj kazoj ĝuste apartenas al la malmultaj kazoj, kie iom malfacilas elekti inter "socia" kaj "sociala". Kiam mi legis "socia ekologio", mi unue pensis ke tio devos esti korektata al "sociala ekologio"; sed leginta la artikolon, mi rimarkis ke vere "socia ekologio" estas la pli taŭga esprimo. Eĉ pli malfacile estas la kazo de "soci(al)a anarkiismo": Leginte la artikolon anglalingvan pri la temo, mi opinias ke "socia" kaj "sociala" estas ĉi-kaze same taŭgaj. Sed eble iu, kiu scias pli multe pri la temo, tamen preferus unu el la du vortoj ĉi-kaze. Marcos 14:43, 28. Apr 2008 (UTC)
Dankon! Tio ja multe klarigis al mi la aferon. --Nick 20:55, 28 Apr 2008 (UTC)
Faris el ĉi tio artikolon: -al-. Maksim 19:36, 29. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Vandalismo

Mi petas administranton forbari tiun ĉi: IP-ulon.--Ziko 10:40, 28. Apr 2008 (UTC)

La anonimulo vandale kontribuis nur unufoje kaj ĉesis. Forbaro ankoraŭ ne necesas. Thomas Guibal 11:16, 28. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Mencioj en Revuo Esperanto

Mi petas abonanton de Revuo Esperanto noti en Vikipedio:Gazetaro menciojn pri Vikipedio en 2008 kaj 2007.--Ziko 10:40, 28. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Vikipedio ĉe Ipernity

Sur la retejo ipernity al kiu aniĝas pli kaj pli da esperantistoj estas grupo "Vikipedio" http://vikipedio.group.ipernity.com/?lg=eo Bonvolu ipernetanoj aliĝi al la grupo. AL @ 22:52, 28. Apr 2008 (UTC)

[redaktu] Ĥristo Popov‎ kaj Aristo Popov‎

La du nomoj ŝajnas tre similaj. Ĉu iu havas ideon pri tio ? La du literoj (A kaj Ĥ) estas tre similaj, plie por OCR... NicoRay 09:23, 29. Apr 2008 (UTC)

Tamen, Ĥristo Popov estas aŭtoro de lernolibro, aperinta en 1895, sed Aristo Popov estas aktivulo de ĉ. 1897. Tiel estas du jaroj de malkoincido. Maksim 19:14, 29. Apr 2008 (UTC)
Jes, sed du personoj en la sama vilaĝo, tre similaj... NicoRay 19:46, 29. Apr 2008 (UTC)
Jen multaj kvazaŭkoincidoj! Cetere ambaŭ "artikoloj" estas nur ĝermetoj kaj devus esti senditaj al Ĝermolisto de bulgaraj esperantistoj. Arno Lagrange @ 05:33, 30. Apr 2008 (UTC)
Ĝermolisto de bulgaraj esperantistoj -- Yekrats 12:42, 30. Apr 2008 (UTC)
farite, kun aldono de noto : "Estas suspekto de Aristo kaj Ĥristo Popov estas la sama homo, kaj ke okazis eraroj dum transkribado ankaŭ de la vilaĝnomo Dolna Orjaĥovica / Gorna Orjahovica." AL @ 13:45, 3. Maj 2008 (UTC)

[redaktu] Problemo kun formatigo de formulo

Kial ĉi tie Kvadrata radiko#Kiel neperiodaj dekumaj frakcioj en la tabelo la radiko de 10 estas pli dekstra ol la aliaj? Maksim 19:11, 29. Apr 2008 (UTC)

Mi korektis la problemon, nun ĉiuj radikoj aperas unu sub la alia. Alaŭdo ۩ 04:16, 30. Apr 2008 (UTC)
Dankon. Kion signifas tiu "\!"? Maksim 21:36, 30. Apr 2008 (UTC)
Vikipedio emas "kaŝumi" la bildojn por matematikaj formuloj kaj ne rekrei ilin por ĉiu nova formulo en ĉiu artikolo. So, se jam iam tiu matematika esprimo estis uzata kaj tiu bildo (aŭ ties parto -- tio gravas!) ekzistas, oni ne re-kreas la bildon sed simple alligas la formulon al tiu bildo. Tio povas kaŭzi nedeziratajn interspacojn en formulo (se, ekzemple, tiu parto de bildo havis ion kroman antaŭ si). La "\!" estas indiko, ke oni ne uzu jam ekzistantajn bildojn, sed re-kreu la bildon speciale por la formulo. Alaŭdo ۩ 08:13, 1. Maj 2008 (UTC)

[redaktu] Trogonoformaj birdoj

Mi ĵus enmetis tiun artikolon sed ne kapablas restarigi la tabelon, kiu aperas en la angla versio. Ĝis estas en la komenco de Listo de Specioj, sed aperas fuŝaĵo. Ĉu iu scipovas kaj volas helpi?--kani 19:54, 29. Apr 2008 (UTC)

Riparita. -- Yekrats 20:15, 29. Apr 2008 (UTC)
Ne per mia komputilo. Eble mi ne klarigis sufiĉe, ke ne temas pri la kutima dekstra tabelo, sed pri specifa tabelo alkroĉita ĉe la teksto.--kani 17:35, 30. Apr 2008 (UTC)
Bone, mi ne vidis kiun vi vidis. Nu, mi verkis la ŝablonon {{clade}}, kaj faris du skatol-ŝablonoj {{SkatoloKapo}} kaj {{SkatoloPiedo}} (eble duplikaton de alia ŝablono!) -- Yekrats 18:28, 1. Maj 2008 (UTC)
Scott, ĉu vi bonvolos kreante ŝablonon provizi dokumentadon kaj esplori en kiun kategorion la ŝablono estu ordigota por eviti duplikatan kreon? Cetere estus preferinde havi ŝablonojn kun esperantaj nomoj : tio helpas memori pri iliaj nomoj anstataŭ provi memori iun fremdlingvan vorton. Interlingvaj ligiloj ankaŭ helpas trovi klartigojn precipe kiam ili mankas en la esperanta. Arno Lagrange @ 20:00, 1. Maj 2008 (UTC)
Jes, mi trovis ke la esperanta versio {{klado}} jam ekzistas. Mi faros alidirektilon. -- Yekrats 21:10, 1. Maj 2008 (UTC)
Nu vidu ! Ne unuan fojon ŝablono estas plurfoje rekreita laŭ diversaj fremdaj ŝablonoj, pro manko de sistema metodo : sistema enkategoriado kaj dudirekta interlingva ligado estas jam du rimedoj por eviti tion. Krome dokumentado (kiu mankas ankaŭ al {{klado}}) tre utilas. AL @ 21:37, 1. Maj 2008 (UTC)

[redaktu] La nomo "Petro Kropotkin"

Ĉu Petro estas la kutima transliterigita formo de Пётр? Mi ne bone konas la cirilan, sed mi pensas, ke pli ĝusta estas la formo Pjotr. Vidu la artikolojn Pjotr Nilus kaj Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kiel ekzemplojn. Eble Pjotr Kropotkin pli bonus, aŭ almenaŭ devas alidirekti al la nuna artikolo. Kion vi pensas? --Niko 11:17, 29 Apr 2008 (UTC)

Denove necesas distingi inter transliterado kaj Esperantigo. "Pjotr Kropotkin" estas la ĝusta transliterado. Ofte oni tamen esperantigas personajn nomojn (sen esperantigi la familiajn nomojn); tio ĉi-kaze rezultigas "Petro Kropotkin", ĉar la kutima Esperanta formo de tiu persona nomo estas "Petro".
Ĉar la Esperantigo "Petro Kropotkin" jam estas uzata sufiĉe ankaŭ ekster la Vikipedio, ni povas daŭre uzi ĝin por la titolo. Tamen ni certe menciu komence de la artikolo ankaŭ la cirile skribitan version de la nomo kaj la transliterigon "Pjotr Kropotkin". Kaj certe Pjotr Kropotkin plusendo al Petro Kropotkin. Marcos 14:21, 30. Apr 2008 (UTC)
Ŝajnas al mi, ke por la artikol-titolo preferindas aŭ la plena esperantigo (tiuokaze la nomo de la homo aspektu kiel Petro Kropotkino) aŭ la nura transskribo de la tuta nomo (tiuokaze la nomo aspektu Pjotr Kropotkin). La proponata de Marcos "hibrida" varianto (la antaŭnomo esperantigita, dum la famili-nomo nur transskribita) estas, laŭ mi, nek logika, nek klara. Miaopinie por ĉiuj pli-malpli signifaj propraj nomoj (vaste konataj kaj uzeblaj ankaŭ por derivado) ĉiam preferindas la plena esperantigo, do mi persone preferus la titolon "Petro Kropotkino" (li ja estis elstara politika agando kaj lia familinomo uzindas por multaj derivaĵoj, ekz. kropotkinismo, kropotkinanoj, kropotkineca ktp). Mevo 14:56, 30. Apr 2008 (UTC)
Mi kunsentas kun Marcos, ĉar kvankam la propono de Mevo estus logika, baziĝas sur la opinio, ke ambaŭ nomoj similas kaj povas kaj devas esti traktitaj simile. Sed ne, Petro estas nomo tre konata eĉ inter kiuj ne konas Kropotkin; eĉ estas multaj aliaj Petro, kies familinomo en diversaj lingvoj ne facile esperantigus, ekzemple iu "Pedro Guerrero", ĉu li estus "Petro Guerrero", "Petro Gerero", "Petro Militisto"...?--kani 17:35, 30. Apr 2008 (UTC)
Mi kreos alidirektan paĝon por Pjotr Kropotkin, kaj mi supozas ke ni plu uzu la formon Petro. Tamen, se mi estintis frua esperantista pioniro, mi volintus krei pli logikan kaj regulan sistemon por tiaj nomoj. --Niko, 17:48, 30 Apr 2008 (UTC)

[redaktu]