Vaĥtang la 1-a Gorgasali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reĝo Vaĥtang.

Vaĥtang la 1-a de Iberio (kartvele : oვახტანგ I გორგასალი) aŭ Sankta Vaĥtang Gorgasali (440 - 502522 ?) estas unu el la reĝoj de Iberio (Kaŭkazio). Lia regno estas konsiderata kiel la eniro de la historio de Kartvelio en la Mezepokon. Li estas konsiderata sanktulo en la Kartvela Eklezio. Li estas kultata la 30-an de novembro.

Laŭ la legendo, li fondis la urbon Tbiliso, hodiaŭ ĉefurbo de Kartvelio, sur la loko kie troviĝis termaj akvoj, ĉ. 480 (Tbili signifas « varma » en la kartvela). Li forpasis en 502 aŭ en 522.