Vaŝingtona Teritorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vaŝingtonia Teritorio)
Vaŝingtona Teritorio
Historia-geografia regiono
teritorio de Usono [+]

LandoUsono
RegionojVaŝingtonio, Oregono
- koordinatoj47° 1′ 17″ N, 117° 59′ 35″ U (mapo)47.021501670541-117.99308269433Koordinatoj: 47° 1′ 17″ N, 117° 59′ 35″ U (mapo)


Vaŝingtona Teritorio (Usono)
Vaŝingtona Teritorio (Usono)
DEC
Vaŝingtona Teritorio
Vaŝingtona Teritorio

Map
Vaŝingtona Teritorio
Vikimedia Komunejo:  Washington Territory [+]
vdr

Vaŝingtona Teritorio (angle Washington Territory) estis usona dependa teritorio kreita la 8-an de februaro 1853 el partoj de Oregona Teritorio. Frua malneto de la leĝo kreanta ĝin nomis la teritorion "Columbia Territory", t.e. Kolumbia Teritorio, sed fine oni decidis honori la unuan prezidenton de Usono per tiu teritorio.

Jenaj mapoj montras la geografian disvolviĝon de la teritorio, kiu komence enhavis ne nur la nunan ŝtaton Vaŝingtonio, sed la teron oriente de tio sed okcidente de la kontinenta akvodislimo kaj norde de la 46-a latituda grado. Post la kreiĝo de la ŝtato Oregono en 1859, oni aldonis al Vaŝingtona Teritorio la partojn de Oregona Teritorio ne inkluzivitajn en la nova ŝtato. En 1861 oni donis parton de tiu regiono, en nuna Vajomingo, al Nebraska Teritorio, kaj en 1863 oni kreis Idahan Teritorion, kiu enhavis la nunajn Idahon kaj partojn de Montano kaj de Vajomingo. De 1863 ĝis 1889, Vaŝingtona Teritorio ampleksis do la saman areon kaj enhavon, kiel la ŝtato Vaŝingtonio ekde ĝia kreiĝo la 11-an de novembro 1889.

Teritorioj Oregona (blua) kaj Vaŝingtona (verda)      Ŝtato Oregono kaj Vaŝingtona Teritorio      Cedaĵoj al Teritorioj Nebraska (malhela) kaj Idaha (hela)