Vaŭkavisk
El Vikipedio
Vaŭkavisk (beloruse Ваўкавыск; litove Valkaviskas, ruse Волковыск [Volkovisk], pole Wołkowysk) estas urbo en la respubliko Belorusio en la Hrodna regiono kun ĉ. 47.000 loĝantoj.
Geografio [redakti]
La urbo situas en la okcidento de la lando inter la urboj Hrodno, Bresto kaj Baranoviĉi ĉe la rivero Ros'. Ĉ. 40 km okcidente pasas la ekstera EU-landlimo al Pollando. Sude troviĝas la Vaŭkaviska altaĵodorso.
Trafiko [redakti]
Vaŭkavisko situas ĉe flanka fervojlinio ekde Baranoviĉi al Hrodno kaj ĉe la strato ekde la pola Bialistoko al Baranoviĉi.
