Vaasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vasa
Situo de Vaasa

Vaasa, en la sveda Vasa, estas urbo en Okcidenta Finnlando, ĉe la Botnia golfo. Vaasa havas 57 266 loĝantojn, el kiuj nuntempe 71,5 % estas finnlingvaj kaj 25 % svedlingvaj. Vaasa estas fondita de sveda reĝo Karlo la 9-a en 1606.

Estis Volapuka klubo en Vaasa en 19-a jarcento, kiel montras jena anonco en la taga gazeto Wasa Tidning de la 20-a de majo 1886:

Logolsöd lukim valiks volapüka flens! Menade bal, püki bal. Kanonla no isö fomöm bal Volapüka klubi? Wasa, Mayul in yel balmil jöltum jölsemäl. !Eikel C. M. Studel

(Rigardu ĉi tien ĉiuj amikoj de volapuko! Al unu homaro unu lingvon. Ĉu oni ne povas formi ĉi tien unu volapuk-klubon? Vaasa, majo en jaro mil okcent okdek ses, C. M. Heikel, Studanto)

Aŭtunaj tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazis en Vaasa en 2007.

Loĝantaro

Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1880 6.263 11,7 % 87,2 % 1,1 %
1910 16.585 47,0 % 51,9 % 1,1 %
1920 17.858 52,5 % 47,0 % 0,5 %
1930 19.445 54,7 % 44,8 % 0,4 %
1950 34.999 61,8 % 38,0 % 0,2 %
1960 42.701 67,3 % 32,6 % 0,1 %
1970 48.168 70,8 % 29,2 % 0 %
1980 53.758 72,0 % 27,9 % 0,1 %
1990 53.429 72,4 % 27,2 % 0,4 %
2000 56.737 72,0 % 25,5 % 2,5 %
2005 57.241 71,0 % 25,0 % 4,0 %