Vadarci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vadarci, hungare Tiborfa estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Puconci. La historia hungara loknomo estis Tivadarc.

Municipo Puconci en Slovenio, kie Vadarci troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Vadarci situas inter monto 326 m-ojn alta kaj rojo, laŭ flankovojoj.

Historio

Dum la hungara regado oni nombris en Tiborfa 103 domojn kaj 578 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1984 vilaĝa festego okazis.

Fontoj

  • slovena Vikipedio
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si