Flusejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vadmaro (ĝenerale))
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri flusejoj ĝenerale. En Vadmaro en Germana Golfo estas skribite pli pri la vadmaro en Germana Golfo.

Flusejo, alinome vadmaro, estas mara areo, kiu estas sub la akvonivelo ĉirkaŭ la tajda maksimumo kaj grandparte super la akvonivelo ĉirkaŭ la tajda minimumo. En vadmaro estas akvoplenaj defluejoj. Flusejoj estas regule kovritaj de marakvo pro la fluso kaj malkovritaj pro la malfluso. La tieaj plantaro kaj bestaro dependas de la loko, kie estas rokoj ili ne similas al tiuj de sablaj vadmaroj.

Franca vadmaro en Monto Sankta Mikaelo ĉe tajda minimumo

Ekzisto[redakti | redakti fonton]

Tajda minimumo en la vadmaro en Germana Golfo ĉe Sylt

Vadmaroj ekzistas en multaj partoj de la mondo en la moderklimataj zonoj. En la tropikaj zonoj tiaj flusejoj plej ofte estas surkreskitaj de mangrovoj.

Distingiloj[redakti | redakti fonton]

Defluejo (germane: Priel) ĉe Cuxhaven

Sablaj flusejoj havas nur malgrandan deklivon; la altodiferenco ĝenerale estas malpli ol unu metro en unu kilometro da longo. La tajda akvoniveldiferenco estas minimume du metroj; sekve la areo de la sablaj flusejoj estas sufiĉe grandaj iuloke.

En riverbuŝaj regionoj delikatgrajna materialo kaj sedimentaĵoj, kiuj antaŭe en relative pluvriĉaj malaltaj regionoj estis drivigitaj de la lando en la riverojn, estas alkondukataj al la maro per la fluo. Ankaŭ delandaj ventoj alkondukas al tiaj vadmaroj tiun materialon, kiu fariĝas parto de la vadsemimentaĵo.

Flusejoj konsistas el tri zonoj, kiuj povas havi laŭloke komunajn partojn. La subborda zono estas daŭre sub akvo (ekzemple defluejoj). La superborda zono situas super la normala akvonivelo de tajda maksimumo kaj estas inundata sole okaze de altaj tajdaj maksimumoj. Se ne estas perhoma mastrumado, estiĝas tie ordinare salmarĉoj. La tria parto konsistigas la intertajdan zonon[1].

Ofte antaŭbordaj insuloj kaj sablejoj estigas protekton kontraŭ la ondofrapado de la malferma maro kaj bremas la almaran tajdan refluon.

Plantaro kaj bestaro[redakti | redakti fonton]

Bretonia flusejo

Vadmaroj kaj flusejoj prezentas specialan, parte ankaŭ ekstreman vivmedion. Multaj bestoj kaj plantoj vivas ekskluzive en la respektivaj flusejoj, en kiu ili estas establiĝintaj kaj adaptiĝintaj. Aldone al tio flusejo ofte estas grava ripoz-areo por migrobirdoj. Flusejo estas vivejo de sablovermoj kaj konkospecoj. Sur tiel nomataj vadbenkoj ripozas fokoj. Sur la nur mallongtempe (ekzemple ĉe sizigia tajdo) ne inundataj areoj ekkreskas zostero; sur la nur parttempe inundataj areoj ekkreskas plantoj, kiel ekzemple salikornio. Estas ankaŭ tre multaj specialaj plantoj, kiuj radikas nur en la sabla, malkompakta grundo de apudbordaj dunoj kaj tiujn chi stabiligas.

Problemaro[redakti | redakti fonton]

Vido al Morecambe Bay

La vivejo fluseja estas tre sentema al eksteraj influoj, kiuj grandparte estas de homa origino. Tial iniciatoj estiĝas tutmonde por la protekto de flusejoj, estkiel ĝermoj de internacia kunlaboro. Ekzemple, por pli bone kunordigi la protekton de la vadmaro en Germana Golfo, jam en 1978 Common Wadden Sea Secretariat (CWSS) estis fondita de Nederlando, Germanujo kaj Danujo.

Vadmaroj tutmonde[redakti | redakti fonton]

The Wash vidata deloke de Heacham en Norfolk

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Janke, Bruno P. Kremer: Das Watt · Lebensraum, Tiere und Pflanzen. Franckh, Stuttgart 1990, ISBN 3-440-06035-7

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Petra Witez: "Abschlussbericht zum Forschungsvorhaben MTK 0608 (03 KIS 3160): Programme zur langfristigen Erhaltung des Wattenmeers - Prowatt", Hrsg. vom Bundesministerium für Bildung und Forschung Laboe 2002 S. 6
  2. Nederlandlingva Vikipedia artikolo Waddenzee
  3. Anglalingva Vikipedio pri Bridgwater Bay
  4. Anglalingva Vikipedio pri Minas Basin
  5. Bay of Fundy Ecosystem Partnership