Vadosfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vadosfa (vadoŝfa) estas tre malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Kapuvár.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Vadosfa situas sur ebenaĵo laŭ la fervojo inter Szombathely kaj Győr, flankovoje Kapuvár estas ne tro for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la mezepoko la vilaĝo estis loko de 2 religioj, batalantaj kontraŭ unu la alian. La malgranda vilaĝo estis episkopejo de luteranoj. Ili konstruis preĝejon en 1734, rekonstruiĝis en 1912. Responde baroka katolka preĝejo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) konstruiĝis en 1754.

La komunumo havas nek lernejon, nek farmaciejon.