Vaflofero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brusela vaflo
Doma belga vaflofero

Vafloferovaflilo estas kuirilo, kiu konsistas el du ĉel-aspektaj ferplatoj, inter kiuj oni bakas vaflojn.

Kutime ĝi konsistas el du kunĉarniritaj metalaj platoj, mulditaj por krei la karakterizaj kvadrataj kavetoj de vafloj. Oni enŝutas la farunbataĵon, kaj fermas la platojn por baki la vaflon. La kuirhejton produktas kutime interna elektra hejtilo, tamen iajn vafloferojn oni tenas per prenilo super flamoj aŭ alia hejtilo.

Vaflojn, do vafloferojn, oni trovas en multaj formoj: kvadrataj, rondaj, triangulaj, ktp. La plej ofta doma vaflofero estas kvadrata (bildigita), kaj ili ankaŭ povas toastigi sandviĉojn, uzante malsamajn, pli ebenajn platojn.

La vaflofero estis unue patentita en Usono de Cornelius Swarthout, de Troy, Nov-Jorkio, la 24-an de aŭgusto 1869. [1] Lian vafloferon hejtis karbostovo, kaj konsistis el plato kaj kovrilo. Oni devis transturni la vaflon por kuiri ambaŭ flankojn. [2]