Vaghinak Sarkissian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vaghinak Sarkissian
Persona informo
Aliaj nomoj Vasaro
Morto 30-an de novembro 1930 (1930-11-30)
en Teherano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vaghinak Sarkissian (mortis en 1931) estis persa esperantisto.

Li lernis Esperanton en 1911 kaj multe propagandis ĝin en Persujo, ĉefe en Tabriz, Teherano kaj Sultanabad. En 1925 fondiĝis grupoj en Sultanabad (Vaghinak Sarkisjan kaj Reza Tahert gvidis kursojn) kaj en Tabriz (Ati Akber Nemseĉi).

Dum vojaĝo al Kaŝano Sarkissian malsaniĝis kaj nelonge post la reveno hejmen mortis. Lian entombigon ĉeestis esperantista grupo, kiu metis sur lian tombon florkronon kun la verda stelo. Bahmen Shidani, delegito de UEA, adiaŭis la mortinton memorigante pri liaj meritoj por Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]