Vagino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vagino estas parto de ina seksaj organoj ĉe placentuloj kaj marsupiuloj. Tio estas dukto kondukanta de utero al la surfaco de la korpo de la ino.

Ties ĉefaj funkcioj plenumas dum koito, menstruo kaj nasko.

Virina vagino[redakti | redakti fonton]

Seksorganoj de virino de antaŭe

La vagino estas dukta elasta kanalo el muskoloj, longa proksimume 10 cm kaj larĝa proksimume 2,5 cm. Ĝi kunigas vulvon ekstere kun utera cerviko interne. Ĝi finas per utera volbo. La utera cerviko elstaras en la vaginon de supre. Kiam la virino staras rekte, la vagino celas supren malantaŭen. Kun la utero ĝi havas angulon proksimume 45°. La uter-enirejo estas en malantaŭa ekstremaĵo de la vulvo, malantaŭ elfluejo de la uretro. Super la vagino estas monteto de Venuso. La interno de la vagino estas kutime rozkolora kiel ĉiuj mukozaĵoj de mamuloj.

Nocion vagino oni ofte uzas por vulvo, sed tiu ĉi nomo estas neĝusta, ĉar la vagino nur komenciĝas en la vulvo. Tio estas simila interrilato kvazaŭ buŝon oni nomus gorĝo.

La longeco, la larĝeco kaj la formo de la vagino povas tre ŝanĝiĝi. Normale la vagino estas malfermita, ĝiaj muroj tuŝas unu la alian. Dum koito ĝi kapablas plilongiĝi kaj plilarĝiĝi, nome dufoje aŭ trifoje. Plej multe ĝi plilarĝiĝos dum nasko, nome tiel, por ke povu trairi tra ĝi la kapeto de novnaskito.

Lubrikadon (ŝmiradon) certigas glandoj proksime de la vagina aperturo kaj la utera cerviko. La muroj de la vagino mem ne enhavas glandojn, sed mukozaĵo penetras tra ili. La mukozaĵo povas esti blankaflava, maldensa aŭ densa.

Antaŭ la unua seksa kuniĝo la vagino de virgulino estas ŝirmata per himeno.

En la vagino de plenkreska virino estas acida medio, kiu ŝirmas ŝin antaŭ kontaĝo.

Funkcio de vagino[redakti | redakti fonton]

Seksa kuniĝo[redakti | redakti fonton]

Bildigo de vagina enirejo

La vagino servas dum seksa kuniĝo kiel aldona organo al virseksa peniso. La peniso enpenetras en ĝin.

La vagino en la proksimeco de la vagina aperturo enhavas grandan kvanton de nervaj finaĵoj. Dank‘ al ili la virino koitante sentas sin agrable. Kelkaj virinoj havas en la vagino tre senteman erotogenan zonon, kiu nomiĝas G punkto. Ties iritado povas gvidi al tre intensiva orgasmo.

Nasko[redakti | redakti fonton]

Dum la nasko eliĝas tra la vagino en la mondon la feto. Ĉar la kapeto de la feto estas dum la nasko jam tre granda, la nasko prezentas por la vagino eksterordinaran streson. Sed la vagino de plimulto da virinoj „trasuferos“ la naskon sen pli granda difektiĝo kaj la vagino revenos en preskaŭ originan staton.

Menstruo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo menstruo.

Dum la menstruo foriras tra la vagino la menstrua sango. Por ke la sango ne elfluu el la vulvo de virino, kelkaj virinoj enmetas en la tempo de menstruo en la vaginon tamponon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]