Vagono de la armistico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armistico de la 11-a de novembro 1918

La vagono de la armistico estas la vagono, en kiu estis subskribitaj la armistico de la 11-a de novembro 1918 kaj tiu de la 22-a de junio 1940 inter Francio kaj Germanio.

La armisticoj[redakti | redakti fonton]

La salon-vagono (ĝi estas fakte transformita restoraci-vagono, n° 2419 D) estis lokita en la Clairière de l'Armistice (ankaŭ nomita Clairière de Rethondes), en la arbaro de Compiègne (franca departemento Oise). En tiu loko estis subskribita la armistico de la 11-a de Novembro sekve de la peto de Germanio al Francio.

La armistico de la 22-a de Junio 1940, ĉi-foje petita de Francio al Germanio, estis subskribita en tiu ĉi sama vagono historia, tiu ĉi vagono lokita ekzakte en la sama loko kiel en 1918 pro la postulo de Hitlero. Tiu deziro por loki la vagonon en la saman lokon kiel dum la antaŭa armistico montras la revenĝo-spiriton, kiun havis Hitlero kontraŭ Francio, kiu humiligis Germanion en la fino de la Unua mondmilito.

La repliko[redakti | redakti fonton]

Post la subskribo de la armistico de la 22-a de Junio, la vagono estis transportita en Germanion. Ĝi estis detruita de la Schutzstaffel-anoj (SS), en 1945, en la fino de la Dua mondmilito kiam nenio povis plu retropaŝigi la aliancajn armeojn.

Unu vagono apartenanta al la sama serio kaj aranĝita kun identeco, la n° 2439 D, anstataŭas ĝin en la Clairière de Rethondes, depost la 11-a de Novembro 1950.

Historio de la historia vagono[redakti | redakti fonton]

Origine la vagono de la armistico estis la restoraci-vagon n° 2419 D de la Compagnie internationale des wagons-lits (CIWLT). Tiu vagono, liverita al la CIWLT la 20-an de Majo 1914, plenumis siajn unuajn vojaĝojn de la stacidomo Paris-Montparnasse al Bretonio (San Briego). Poste, tiu vagono plenumis diversajn servojn sur la ŝtata fervoja reto, aparte al Bordozo kaj al Renno, poste sur la reto de orientfrancio. Sian lastan servon ĝi plenumis sur la linio Paris-Thionville en Aŭgusto 1918.

En Oktobro 1918, estis decidite transformi ĝin en oficejan vagonon por enkorpigi ĝin en la trajnon de la stabo de marŝalo Foch. Ĝi estis metita efektive je la dispono de la stabo la 29-an de Oktobro 1918.

En Septembro 1919 okazis ĝia rekvizicio. Tiam la registaro gvidita de Georges Clemenceau petis de la CIWLT, ke ĝi cedu tiun vagonon por ekspozicii ĝin en la Muzeo de la armeo. La CIWLT decidis donaci ĝin al la ŝtato.

Post la Unua mondmilito, ĝi estis prezentita dum ses jaroj, de la 28-a de Aprilo 1921 ĝis la 8-a de Aprilo 1927, en la honora korto de la Invalidoj.

La 24-an de Junio 1940, la Germanoj transportis ĝin per vojo ĝis Berlino, kaj tie ĝi estis ekspoziciita dum unu semajno antaŭ la Pordo de Brandenburgo. Poste ĝi estis parkita sur neuzita vojo en Anhalt.

En 1944, ĝi estis translokita en Ohrdruf (Turingo), kie ĝi estis detruita far la Schutzstaffel-anoj (SS), konforme al la ordoj de Hitlero, dum la Usona armeo estis eniranta en la urbon.