Vaĝrajano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vahrajana Budhismo)
Budhana ceremonio en Ladako.
Kanvasa Pentraĵo: Fama Hinda Tantra Majstro Tilopa (988-1069)

Vaĝrajano (sanskrite Vajrayāna वज्रयान; tibete རྡོ་རྗེ་ཐེག་པ་; mongole Ochirt Hölgön Oчирт хөлгөн), ankaŭ konataj kiel Tantra Budhismo, Tantrajano, Mantrajano, Sekreta Mantro, Esotera Budhismo, la Diamanta Vojo, la Fulma Vojo aŭ la Nedetruebla Vojo, estas kompleksa kaj plurfaceta sistemo de budhisma penso kaj praktiko, kiu evoluis dum pluraj jarcentoj.[1]

Laŭ la vaĝrajanaj tekstoj, la termino Vajrayāna estas unu el tri veturiloj aŭ vojoj al vekiĝo. La du aliaj estas Śravakayāna (ankaŭ konata kiel TheravādaHīnayāna) kaj Mahāyāna.

Ĝiaj ĉefaj skriboj estas nomitaj Tantraoj. Karakterizaĵo de Vahrayana Budhismo estas ritaro, konata kiel Upajo, kiu estas uzata kiel anstataŭaĵo aŭ alternativo por la pli fruaj abstraktaj meditadoj. Vahrajano estis ĝeneraligita en Bengalio. Plej frua bengala literaturo konsistis el misteraj budhanaj kantoj, konataj kiel Ĉarjapado.

La periodo de hinda Vahrajana Budhismo estis klasifikita kiel la kvina aŭ fina periodo de hinda Budhismo. Kvankam la unuaj tantriaj budhanaj tekstoj aperis en Hindio en la 3-a jarcento kaj daŭre ekaperis ĝis la 12-a jarcento, akademiuloj kiel ekzemple Hirakawa Akira kredas, ke la Vahrajano verŝajne ekzistas ekde la 6-a aŭ 7-a jarcento, dum la esprimo Vahrajano unue uziĝis en la 8-a jarcento.

Laŭ Vahrajanaj skriboj, Vahrajano estas unu el la tri kondukiloj aŭ itineroj (jana) al iluminiĝo, la aliaj du estas la Hinajano kaj Mahajano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Macmillan Publishing 2004, p. 875-876.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]