Vahramaŝen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Vahramaŝen

La Preĝejo Vahramaŝen (armene: Վահրամաշէն եկեղեցի), ankaŭ konata kiel Sankta Dipatrino aŭ la preĝejo de Amberd, estis konstruita de la princo Vahram Pahlavuni de la familio Pahlavuni. Surskribo sur la interna lintelo de la norda portalo diras ke ĝi kompletiĝis en la jaro 1026. Ĝi sidas ĉe la deklivoj de la monto Aragaco en Aragacotno, Armenio, inter la mezepoka fortikaĵo Amberd kaj proksime de la rivero Arkaŝjan.