Vaitupu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 13:36, 4 sep. 2014 farita de Runab (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ŝablono:Informkesto atolo/prizorgo/AltecoMankasf3
Vaitupu
NASA-bildo de Vaitupu
NASA-bildo de Vaitupu
atolo • Council of Tuvalu
Akvejo Pacifika oceano
Arkipelago Ellice-insuloj
Geografia situo 7° 28′ S, 178° 41′ O (mapo)-7.4666666666667178.68333333333Koordinatoj: 7° 28′ S, 178° 41′ O (mapo)
Vaitupu (Tuvalo)
Vaitupu (Tuvalo)
DEC
Vaitupu
Vaitupu

Map

Nombro de insuloj 9
Ĉefa insulo Vaitupu
Tera areo 4,3 km²
Laguna areo 1,3 km²
Loĝantoj 1 591 (2002) f4
Historia mapo de Vaitupu
Historia mapo de Vaitupu
vdr

Vaitupu estas la plej granda insulo en la pacifika ŝtato Tuvalo.

Historio kaj loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Vaitupu estas la dua plej loĝata loko en Tuvalo, tio estas, 1.200 homoj, el kiuj 600 estas junuloj kun aĝo inter 13 kaj 21, kiuj estas senditaj el la tuta tuvala insularo por aliĝi al la sola mezlernejo en la lando, nomita Motufoua. Malgraŭ ties relativa grandeco, la insulo iĝis tiel troloĝita dum la 1940-oj, ke kelkaj familioj devis migri en Fiĝiojn.

Vaitupu saltis sur la internacian scenejon en 2001, kiam brulego en lernantloĝejo de la mezlernejo Motufoua mortigis 18 knabinojn kaj ties prizorganton. Poste sciiĝis, ke la incendio estis provokita de lernanto, kiu uzadis kandelon por povi legi nokte. La tiama ĉefministro Ionatana Ionatana deklaris funebron kaj sekve vizitis la insulon por ĉeesti la funeralon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La insulo, kies areo estas 5,6 kv.km., enhavas marĉojn, manglo-lagunojn, periferian koralan rifon kaj grandan lagunon. Vaitupu konsistas el almenaŭ 9 insuloj, kiuj estas::

Almenaŭ ekzistas unu loĝata insulo, kiu estas Vaitupu, kiu ankaŭ estas la plej granda. Tiu ĉi konsistas el la najbaraĵoj Tumaseu kaj Asau. Estas kirko, bazlernejo, kaj almenaŭ unu gastejo kaj poŝtoficejo. La mezlernejo Motufoua estas proksimume je 2 kilometroj, kaj la malsanulejo estas je 1 kilometro.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ Vaitupu estas alirebla je neregulaj periodoj ekde Funafutio per privata ŝipo aŭ per tiu kontrolita de la registaro, la MV Nivaga II.