Vaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vaja estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Mátészalka. La nomo devenas de historia familia nomo Vay (vaj), kiuj longe havis la kampojn.

Panoramo de Vaja

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Vaja situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Nyíregyháza-Mátészalka, laŭ fervojo Nyíregyháza-Vásárosnamény. Mátészalka troviĝas 15, Vásárosnamény 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1272. Antaŭ la turkoj burgo de familio Vay konstruiĝis. En 1711 en la burgo pasigis tempon Francisko Rákóczi la 2-a. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Poste kolĥozo formiĝis. La komunumo iĝis grandvilaĝo en 1970, urbo en 2009.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio