Wyalusing (Viskonsino)

El Vikipedio
(Alidirektita el Vajalusingo (Viskonsino))
Saltu al: navigado, serĉo

Vajalusingo (angle, Wyalusing) estas urbeto ĉe Granto Kantono. En la jaro 2000 la nombro da loĝantoj estis 370.

[redakti] Geografio

Loko de Vajalusingo, Viskonsino

Laŭ la Usona Popolnombrada Oficejo, la urbeto havas areon da 110.3km² (39.9 kvadrataj mejloj). 6.27% de la tuta areo estas akvo.

[redakti] Ŝtata Parko

La Vajalusinga Ŝtata Parko situas ĉe la unuiĝo de la Misisipo Rivero kaj la Viskonsino Rivero. La parka areo (1064 hektaroj) enhavas durlignajn arbarojn, pinajn plantejojn, krutaĵojn, fontojn, akvofalojn, marĉojn kaj riverajn fluojn.

La parko estas hejmo por blankvostaj cervoj, kastoroj, vulpoj kaj multaj aliaj bestoj. Pli ol 90 specoj da birdoj vivas ĉi tie dum la somero kaj 100 plu estas observeblaj dum la printempa kaj aŭtuna migrado. Ili inkluzivas sovaĝajn meleagrojn, "kalvajn" aglojn, meleagrajn vulturojn, akcipitrojn, strigojn, akvobirdojn, pegojn kaj kolorplenan variecon de kantbirdoj.

Ekzistas legendo pri trezoro, enfosita en la parko per rabistoj, kiuj ŝtelis ĝin el salajrejo de armea fortikaĵo.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo (angle) WDNR - Wyalusing State Park
Ekstera ligilo (angle) Friends of Wyalusing State Park
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj